diumenge, 26 de gener del 2020

PSOE volas mankatenigi la ekzilitojn kontraŭ la liberigo de la enkarcerigitoj

La reformo de la hispana Punleĝaro povus mallongigi la kondamnon al unuj kaj, samtempe, certigi la sukceson de la aresto-eŭrordonoj kontraŭ la aliaj, adaptante la delikton pri sedicio al la eŭropaj postuloj


El president a l'exili, Carles Puigdemont, amb els consellers Lluís Puig, Clara Ponsatí, Toni Comín i Meritxell Serret

La Kunordigo-teamo de la Advokataro de Katalunio avertis ĉidimanĉe matene, ke la reformo de la hispana Punleĝaro povus faciligi la ekstradicion de la ekzilitaj katalunaj politikistoj kiuj, ĉimomente, troviĝas en Belgio kaj Skotlando. Laŭ asertas la Kunordigantoj pere de la sociaj retoj, malgraŭ ke oni informas pri la modifo de la delikto de sedicio kaj ribelo kvazaŭ ĝi estus "ĝentilaĵo" favora al la prizonuloj, la "vera celo" estas ke la deliktoj estu validigitaj de la punleĝaroj belga kaj skota, kaj tiel ankaŭ sub la eŭropaj postuloj. Tiel la hispana registaro senprobleme efektivigus la ekstradicion de la kataluna eksprezidento Puigdemont kaj lia eksministro, Toni Comín, kiu,same kiel Puigdemont, estas eŭrodeputito; la samo pri Clara Ponsatí, baldaŭ eŭrodeputito, kaj la aliaj eksministroj Meritxell Serret kaj Lluís Puig.

Advokatino de la Kunordigo-teamo, Olgo Amargant, klarigis al El Món ke, la averto estis publikigita sen aliro al la provizora redaktaĵo de la leĝomodifo sed kalkulante la antaŭajn precedencoj pri tordigo de la hispana justico kaj la "promeso" de la hispana prezidento, Pedro Sánchez, reporti Puigdemont-n al hispanio por enjuĝigi lin. Entute, la advokataro tre maltrankviliĝas. Dependante de la fina redakto de la reformo, ĝi povus multe favori la politikajn prizonulojn, kiuj elirus el la prizono, tiel kiel sugestis la deputito de En Comú Podem (katalunaj maldekstruloj), Jaume Asens en la TV-programo FAQs, ĉisabate nokte, aldonante ke ĝi malbonigus la situacion de la ekzilitoj.

Els encausats de l'1-O, al centre de la sala del Suprem amb Raül Romeva somrient

Opinie de Amargant, malgraŭ ke "en normala lando" la principo de retroapliko, se ĝi favorus la situacion de la prizonuloj, ĝi ne devus komplikigi tiun de la ekzilitoj. La agado de la hispana justico, aparte pri la persekutado de la sendependismo, igis la Kunordiganto-teamon averti ĉiujn, pro "respondeco" ke, se je politika nivelo oni volus senhelpigi la ekzilitojn favore al la enkarcerigitoj, tio povus okazi. En tia kazo, oni retirigus la nunajn eŭrordonojn kaj redaktus novajn, ellaboritaj laŭ la nova punleĝaro. Tio sufiĉus por certigi la ekstradicion. Tamen, la advokatino rediras ke ilia mesaĝo estas atentovoko antaŭ la anonco de la modifo de la delikto de sedicio kaj nepras atendi por koni la ekzaktajn detalojn kaj poste analizi kaj valorigi pli profunde.

Verkis: Aleix Salvans
Fonto: El Món

1 comentari:

Unknown ha dit...

https://youtu.be/c1Q616LPnSs