dimarts, 14 de gener del 2020

Elstaraj biografioj: Jordi Savall i Bernadet

Jordi Savall a Medalla Or Generalitat 2014 6946.jpg
Jordi Savall i Bernadet (Igualada, 1a de aŭgusto de 1941) estas kataluna muzikisto, specialiĝinta pri gambovjolo, dirigento de orkestro kaj muzikologia esploristo pri antikva muziko. Li agadis ankaŭ en la kampo de komponado. Li estas unu el la plej rekonataj specialistoj pri antikva muziko en la mondo kaj pioniro en la reakiro de sonoj de Renesanco kaj Baroko. Savall registris pli ol 200 albumojn, kreis muzicon por kino kaj ĉiujare li prezentas pli ol 150 koncertojn danke al zorgema planado de siaj projektoj.
Li iam edziĝis al la sopranuilino Montserrat Figueres kaj poste al la filozofino Maria Bartels. Li fondis, kune kun Montserrat Figueras, la muzikgrupon Hespèrion XXI (1974), La Capella Reial de Catalunya (1987) kaj Le Concert des Nations (1989), kun kiuj li sindediĉis al esplorado kaj kreado de novaj projektoj, jen muzikaj jen kulturaj. Savall situas inter la ĉefaj rolantoj en la revalorigo de la historia muziko.
Dum kvindek jaroj li sindediĉis  al la titana entrepreno reakiri la muzikan heredaĵon de dekoj da kulturoj kaj epokoj. Survoje li fariĝis senlaca laboranto por la paco inter la popoloj. Li gajnis multnombrajn premiojn en Francio, Svislando, Germanio kaj Hispanio. kiel la Midem Awards, la International Classical Music Awards kaj la Grammy Award. Pro tiu motivo, en 2008 li estis nomumita "Ambasadoro de Eŭropa Unio por la Interkultura Dialogo". Same li kiel Montserrat Figueres, estis nomumitaj en 2009 "Artistoj por la Paco" ene de la programo "Ambasadoroj de bonvolo" de UNESCO.

Pliaj biografiaj informoj troveblas en Vikipedio en pluraj lingvoj

.