dimecres, 1 de gener del 2020

La kataluna procezo, unu el la 10 ĉefaj okazaĵoj de Eŭropo, laŭ Euronews

Euronews komencis la jaron publikigante raporton pri la 10 ĉefaj okazaĵoj kiuj ŝanĝis Eŭropon laŭlonge de la jardeko. La artikolo, verkita de Orlando Crowcroft kaj Jasmin Bauomy, inkluzivigas la katalunan procezon apud aliaj okazaĵoj kiaj la krizo de la mediteraneaj migrantoj, la Briteliro aŭ la aneksado de Krimeo.

Euronews rakontas ke, la batalo por la sendependeco de Katalunio pliintensiĝis dum la lastaj jaroj kaj oni mallonge prezentas la efektiviĝon de nepermesata referendumo kaj la enkarcerigon de sendependismaj gvidantoj. La raporto informas ankaŭ pri la protestoj organizitaj reage al la verdikto de la procezo.

Euronews intervjuas al Kristian Herbolzheimer, direktoro de Institut Català Internacional per la Pau (ICIP), kiu opinias ke la kataluna depostulo prezentas defion por Eŭropo en diversaj frontoj. Unue ĝi evidentigas ke EU ne kapablas devigi siajn membrojn adopti la dialogo-politikon kiun ordinare proklamas la eŭropaj institucioj.

Due, Herbolzheimer rimarkigas ke la sinteno de Hispanio blokas la aliron de Kosovo al EU kaj ke ĝi povas damaĝi la skotan sendependiĝon.


Laŭ la direktoro de ICIP, la kataluna krizo devigas al EU revizii la konceptojn suvereneco kaj demokratio por adapti ilin al la Éŭropo de la 21 jarcento. Li asertas ke EU devas ludi konstruivan rolon en la konflikto, ĉar la plej multo de  sendependismaj kaj uniismaj katalunoj estas eŭropemaj.
Fonto: El Nacional