dissabte, 21 de desembre del 2019

Ngugi wa Thiong'o, Premi Internacional Catalunya


Ngugi wa Thiong’o: “Totes les llengües tenen dret a sonar en l’orquestra de la literatura”

Li estas unu el la referencaŭtoroj de Kenjo kaj granda batalanto kontraŭ la koloniismo kaj la unulingvismo

La verkisto Ngugi wa Thiong'o (Kamiriithu, Kenjo, 1938) estis distingita ĉivendrede per la 31a Internacia Premio Catalunya. Thiong'o, publikigita katalune far la eldonejo Raig Verd, estas unu el la referencverkistoj de Kenjo kaj unu el la grandaj reprezentantoj de la nuntempa afrika literaturo. Li verkis abunde kaj engaĝiĝis al etikaj kaŭzoj. Thiong'o kunfandigas en siaj verkoj la profundecon de la afrikaj tradicioj kun kritika rigardo al la socia kaj politika situacio de sia lando. Inter la libroj kiujn li publikigis, rimarkindas Lukti kun la diablo (2018) kaj Revoj en milittempo (2010).
La Generalitat (kataluna registaro) donis al li la premion pro lia rimarkinda kaj riska literatura verkado kaj pro lia defendo de la afrikaj lingvoj, bazita sur la sento de la lingvo kiel kolektiva kulturo kaj memoro.
Laŭ eksplikis la prezidanto de la Generalitat, Quim Torra, la artisto akceptis la premion kaj, en danko-mesaĝo, li rimarkigis ke la lingvoj devas rilati inter si, ne en "ĥierarkio" sed en "egaleco".
Thiong'o skribas per sia gepatra lingvo, la kikuja kaj lia nomo ofte aperis kiel unu el la kandidatoj al la Nobel-Premio pri literaturo.

Dum lia infanaĝo kaj adolesko, Thiong'o vivis sub la koloniismaa rego de Britio, ĝis la ribelo de la gerilanoj Maŭ Maŭ (1952-1962), kiu kondukis al la sendependeco de la lando. Pere de la literaturo, Thiong'o parolas pri la sociaj, kulturaj kaj politikaj problemoj de Kenjo, kaŭze de tio li suferis politikan persekuton en kaj ekster la lando. Pro la teatro-verko Mi edziĝos kiam mi volos, en kiu li denuncis la sociajn malegalecojn en Kenjo, Thiong'o estis enkarcerigita dum unu jaro. En prizono li verkis sian unuan romanon sur neceseja papero kaj en kikuja lingvo, Krucumita demono. Inter 1982 kaj 2002 Thiong'o vivis ekzilita.

Granda defendanto de la lingva riĉeco de Kenjo, en siaj verkoj li parolas pri la nepro batali kontraŭ la unulingvismo, la sekvoj de la koloniado en Afriko kaj la bezono rebati antaŭjuĝojn kaj kliŝojn. "Lingvoj devintus interrilati ne ĥierarkie kiel okazis ĝis nun. Ne estas lingvoj pli bonaj ol aliaj" diris Thiong'o en majo 2017a; en intervjuo por ARA, en kiu li komparis la lingvojn kun muzikinstrumentoj. "Estas la piano, la violono, la klarineto,...ĉiuj lingvoj rajtas soni en la literatura orkestro", li tiam asertis.

Fonto: ARA