dijous, 5 de desembre del 2019

Amerikindiana gvidanto esprimas subtenon al Puigdemont

La amerikindiana gvidanto Brett Capman, defendanto de la civilaj rajtoj de la amerikaj indianoj kaj nepo de Blanka Aglo, esprimis subtenon al la ekzilita kataluna prezidento Carles Puigdemont kiu, pri la defendo de popoloj, skribis artikolon por The New York Times.

"Tiu ĉi estas elstara artikolo de la prezidanto de Katalunio en ekzilo, Carles Puigdemont. Li tute pravas en sia aludo al la landlimoj. Homoj devas esti en la avangardo de la redifino de la mondaj landlimoj", li diris.
Hieraŭ, Carles Puigdemont publikigis artikolon en The New York Times en kiu li komparas la "aŭtoritatajn trajtojn" de Hispanio kun la sinteno de Turkio kaj Ĉinio. Li memorigas ke, la turka registaro "argumentis la elpostenigon de kurdaj deputitoj asertanta ke oni sekvis la ekzemplon de Hispanio", dum en Ĉinio la registaro diris ke, "la perfortemo de la hispana polico en Katalunio legitimas sian subpremadon de manifestaciantoj en Hongkongo".
"Tiu ĉi kontraŭdemokratia modelo de batalo kontraŭ landlimaj disputoj kaj kontraŭ sendependismaj movadoj, starigas precedencon kiu malplibonigos la teritoriajn problemojn ĉie en la mondo, validigante la institucian perforton kontraŭ la minoritatoj", li avertas. La artikolo de Puigdemont aperas en speciala sekcio de The New York Times, sub la rubriko Turning Points, kiu temas pri krizaj momentoj de la jaro 2019 kaj la eblaj sekvoj por 2020.
En la teksto, Puigdemont memorigas pri la referendumo de oktobro 2017a, la policaj agresoj kontraŭ la balotantoj kaj la posta enkarcerigo de sendependismaj gvidantoj kun kondamnoj inter 9 kaj 13-jaraj. Li konfirmas esti sciinta pri la graveco de la unueco de la ŝtato por la hispanaj politikistoj sed li konfesas ke li neniam pensis "ke oni valorigus la unuecon pli ol la demokration aŭ la homaj rajtoj, des pli estante Hispanio membro de UE".
Ankaŭ en la teksto, la kataluna politikisto komparas Katalunion kun Danio por montri ke, malgranda lando povas esti regata efike kaj substrekas ke, la malgrandaj ŝtatoj havas pli da motivoj por esti pacaj kaj malfermaj. Puigdemont elvokas la referendumoj de Kanado kaj Skotlando kiel ekzemplo de rimedoj por solvi konfliktojn. "La civitanoj devus esti en la avangardo por redifini la landlimojn de nia mondo", li postulas.
Por fini, la prezidento skribas ke, se ili povos elekti sian propran estontecon, "la ŝtatoj kiuj atingu la sendependecon per neperfortaj kaj demokratiaj rimedoj malfermos la vojon por ke la liberala demokratio prosperu en la mondo".
Blanka Aglo, verko de Salvador Dalí
Fonto: El Nacional