dimarts, 10 de desembre del 2019

Bernd Riexinger: la kataluna kazo reliefigis la kontraŭdiron de EU pri homaj rajtoj

Ni parolas mallonge kun la prezidanto de Die Linke, kiu hieraŭ vizitis Jordi Cuixart-on en la prizono Lledoners


Die Linke (La Maldekstro, en la germana), estas unu el la europaj politikaj grupoj kiuj plej insistis en la denunco de la subpremado en Katalunio. Ĝi ne estas porsendependisma sed ĝi ja defendas la rajton pri memdecido. Tial, dis de la ekziliĝo kaj la enkarcerigo de katalunaj politikistoj, la gvidantoj de tiu ĉi partio montris videblajn gestojn: ili prezentis proponon en la germana Bundestag por ke Angela Merkel instigu al dialogita solvo, ili ankaŭ ĉeestis en la hispana juĝproceso kiel observantoj -malgraŭ ke oni ne permesis al ili aliron al la juĝsalono. Hieraŭ, la prezidento de la partio, Bernd Riexinger, vizitis Jordi Cuixart-on en la malliberejo Lledoners. Antaŭ eniri la aviadilon por reveni hejmen, li akceptis telefone respondi al kelkaj demandoj de la ĵurnalo Vilaweb.

- Kiel disvolviĝis la renkontiĝo kun Jordi Cuixart?
- Ĝi estis korfrapa vizito ĉar Jordi Cuixart posedas forton kaj firmecon malofte renkonteblajn. Li tute ne aspektas rezignema kaj malforta. Mi forlasis la prizonon des pli energiplena dankon al lia sinteno. Mi me konis lin, mi nur sciis ke li estis gvidanto de ampleksa movado kaj kompreneble, mi estis leginta pri li okaze de lia enjuĝiĝo.

- Se vi ne konis unu la alian, kiel oni interkonsentis pri renkontiĝo?
- Antaŭ nelonge en Germanio ni renkontiĝis kun la asocio Òmnium kaj la advokato de Jordi Cuixart, Olivier Peter, en ĝi ni decidis kunlabori kaj doni subtenon al Òmnium. Pro tio mi venis. Krom tio, en Die Linke, jam delonge atentas pri la kataluna konflikto. Sendepende de nia sinteno kiel maldekstruloj, rilate al la petoj pri sendependiĝo en Katalunio, ni defendas la rajton al memdecido kaj memdetermino. Al ni ŝajnas nepre depostuli la fundamentajn rajtojn de la homoj; ke la homoj povu defendi siajn politikajn projektojn kadre de plena libereco. Pasintjare ni venis por montri nian solidarecon al la politikaj prizonuloj kaj tial ni venas denove, por plu diskonigi en Germanio tiun ĉi problemon.

- Pri kio vi parolis?
- Ni parolis pri la nuna situacio de la kataluna politika movado, pri ĝiaj petoj kaj, precipe, ĉu la afero povas ŝanĝiĝi sub la regado de la koalicio PSOE-Podemos; kiel tiu cirkonstanco povas modifi la katalunan procezon. Miaopinie, mi se scias ĉu tio donos solvon sed estas klare ke ĝi estas preferinda al dekstrula registaro.

- Kion vi sentis enirante la prizonon?
- La sento estis kontraŭdira, ĉar la etoso estas deprimiga. Sed tio kontrastis kun la gaja sinteno de Jordi, absolute optimisma. Eble tiu estis al afero plej korfrapa, la emocio vidi ke homo kapablas ŝanĝi malfacilegan situacion al io pozitiva. Mi diris al li, ke ĉefe impresis min lia psikologia rezisto. La prizonsituacio estas tre malĝoja, malfacila kaj impona, la nura maniero por ke prizonulo rezistu estas scii ke, ekstere la homoj subtenas kaj ne forgesas lin. Tial gravas la vizitoj kaj montri al li la solidarecon. Kaj tion ne ĉie eblas fari, ekzemple, mi sekvas proksime la situacion de la kurda gvidanto Selahattin Demirtas, enkarcerigita en Turkio, ĉar ni havas specialan rilaton kun HDP. Sed ankoraŭ ne eblis lin viziti ĉar la turka ŝtato ĉiam malpermesas.


- Die Linke subtenis sendependismajn  partiojn, tiu sinteno kontrastas kun la hispana maldekstro. Kiel vi valorigas tiun rolon?
- Mi ne tre bone konas la rolon de la hispana maldekstro, tial mi ne kuraĝas opinii. Ni, kiel partio, en Germanio havas opinion kiu ne emas al sendependiĝoj sed kiam ni venas ĉi tien, la afero ne temas pri sendependeco sed pri subteno al prizonuloj kaj defendo de libereco kaj demokratio.

- Kaj pri la germanaj Verduloj, ĉu vi havas opinion? Viaopinie, kial ili ne sinmanifestis pri la kataluna situacio?
- Mi ne kapablas respondi kial la Verduloj ne havas pli klaran sintenon sed nia sperto kun ili en kelkaj aferoj kutime estas oportunismaj kaj ili preferas nenion diri, por ŝpari al si confliktojn. Verŝajne tio estas klarigo pri ilia evito manifestiĝi pri Katalunio.

- Kiel vi valorigas la ne-intervenon de la eŭropaj institucioj en la kataluna kazo?
- Ĉiuj diskursoj kaj iniciatoj pri defendo de homaj rajtoj flanke de EU perdas sian kredindecon kiam ĝi sindetenas interveni en problemojn pri homaj rajtoj. Tio estas kontraŭdiro kaj la kataluna kazo substrekigas ĝin. Sed kiam konflikto videbliĝas, oni ne povas ĝjn kaŝi. Ni plu kunlaboros por ke EU ekagu kaj intervenu por trovi dialogitan solvon.

- Nuntempe, unu el la ĉefaj aŭtoritatoj de tiu ĉi EU estas Ursula Von Der Leyen, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, kiun vi verŝajne konas bone. Kiu estas via opinio pri ŝi?
- El politika vidpunkto, ne atendu ke ŝi ŝanĝu la politikan linion de EU pri tiu ĉi konflikto, ne pri aliaj. Plej probable estas ke ŝi daŭrigu la saman strategion disvolvitan ĝis nun. Ŝi estas ordema homo kiu prioritatigas la eblon regi. Ni memoras kiam ŝi estis ministro pri Defendo, ŝi tiam defendis la militajn intervenojn kaj la plialtigo de monprovizo por la militistoj. Ŝi tute ne estas maldekstrema sed male, konservativa kaj tradiciema.


Fonto: Vilaweb