dissabte, 23 de març del 2019

Cero apellidos catalanes / Nul katalunaj familinomoj - Xavi Díez (6)

Bildo por artikolo: Nul katalunaj familinomoj
Sed eble tio kio plej alarmigas la sektorojn plej malmodernajn de la ŝtato - tiuj kiuj planas la politikajn kaj sociajn strategiojn - estas ĝuste la profundajn ŝanĝojn kiuj igas Katalunion spaco malpli hispaneca, kvankam ne nepre pli kataluna sed pli globala. Fakte, tiuj kiuj sin nomas "konstituciistoj", kiuj rigore dirite estus "unuigistoj", en la senco ke ili aspiras roli kiel la monarkiaj protestantoj de Ulstero, manifestas profundan timon al kreskanta malgraviĝo en la publika debato kaj al perdo de influpovo ene de la kataluna socio. Iamaniere, ili estas la pledantoj por "hispana Katalunio" senigita de kiu ajn signo de identeco kiu singularigu ĝin en komparo kun Madrido, Valadolido aŭ Sevilo, submetita al la ekonomiaj interesoj kaj al la kultura konceptiĝo de la hispana ĉefurbo. Pro tio ilia obsedo kontraŭ la katalunaj lingvo, eduksistemo kaj amaskomunikiloj, krom la profunda minusvalorigo de la parto de Katalunio kiu ne situas for de la metropola areo de Barcelono.

Alivorte, la 117.000 loĝantoj de Katalunio naskiĝintaj en Ekstremaduro kunvivas kun 207.000 katalunoj naskiĝintaj en Maroko. Laŭ la kontinua censado, estas 1,3 milionoj da loĝantoj naskiĝintaj en Hispanio, fronte al 1,4 milionoj naskiĝintaj eksterlande. Tio implicas novan reinventadon de la kataluneco, kaj tio generas angoron ĉe kelkaj. Speciale kiam grava parto de la politikaj gvidantoj de PP kaj C's montras sin malamike kontraŭ migrantoj (ne la siajn, evidente), aŭ en unuigistaj manifestacioj (al kiuj aliĝas kutime ekstremdekstruloj kiuj ofte agresis homojn afrik- aŭ aziaspektajn), la ideo pri iu Katalunio kies hispana distingilo ne malaperu sed mutaciu kaj evoluu pro kontakto kun aliaj kulturoj  kaj kosmovidoj ŝajnas al ili herezon. Ĉar konstateblas ke, tiu ĉi malamo kaj minusvalorigo de la kataluna singulareco, kaŝas iun timon al tio kion oni povus nomi elklasigon. Ĉar en iu Kataluna Respubliko, ĉu ekstremadurano ne devus havi la samajn rajtojn kaj devojn kiel iu argeliano, iu argentinano aŭ iu ilerdano? Tiuj kiuj kredas ke la sola nacio, la hispana, estas la sola ekzistanta, determinita pro sangolinio kaj genealogio (mi rememorigas ke en Hispanio regas la Ius Sanguinis, dum samtempe mi konas neniun sendependiston kiu ne konsideru grave starigi la Ius Solis), tiuj nervoziĝas antaŭ la egaleco kiun ili mem postulas.

Sed ekzistas aliaj faktoroj kiuj same generas angoron. Mi jam klarigis ke, estas kataluno ĉiu kiu loĝas, laboras (aŭ ne) en Katalunio kaj ne estas malamika al ĝi. Alivorte, estas kataluno ĉiu ajn kiu deziras ĝin esti. Etna katalunio ne povus progresi. Laŭ la Instituto pri Statistiko de Katalunio, nur 24% de la katalunaj loĝantoj havas kvar geavojn naskiĝintaj en Katalunio (kaj ĉ. 16% havas "ok katalunajn familinomojn"). Kontraste, laŭ la enketoj, la procento da sendependistoj de la lastaj jaroj moviĝas inter 45% kaj 55%, kio supreniras ĝis 60% se ni kalkulas tiujn naskiĝintaj en Katalunio, kvankam ankaŭ inter la malpliaĝaj ol 40-jaraj, kaj kreskanta. Pliaj kuriozaĵoj, 31% de la sendependistoj havas neniun avon naskiĝinta en Katalunio. La procento kreskas ju pli la enketitoj difinas sin maldekstremaj aŭ posedas pli altan kulturedukon. Tio pri la alta kulturnivelo ne signifas iu ajn "komplekson de superuleco" sed ŝuldiĝas al la fakto ke ili ofte estas homoj kiuj plej kontaktis kun la plureco de la lando. Pro tio, se ne estus pro la fiintencoj de tiuj kiuj klopodas malprestiĝigi la sendependismon kaj la sendependistojn, komparante ilin al rasistoj aŭ supereculoj, la identeco ne rilatas al genealogio, eĉ ne al naskiĝorigino, sed simple al la propra volo, Nul katalunaj familinomoj, kiel en la kazo de la aŭtoro de ĉi artikolo aŭ kiel la kazo de Antonio Baños, aŭ David Fernández, donas al ni plenan liberecon por diri kion ajn ni volas.

Kiu estas kataluno? Ni refaru la demandon Kiu estas hispano? Preter la administracia dimensio, ĉu estas hispano la brita loĝanto de la Costa del Sol (suda mediteranea marbordo) kiu ne parolas kaj ne emas paroli eĉ unu vorton en la hispana, kiu ignoras la najbarojn, kiu vivas en sia propra mondo kaj plendas ke neniu parolas la anglan? La respondo estas evidenta. Ĝuste pro tio, la kataluna identeco,fleksema kaj relativa, estas kontraŭa al esencismo. Je la fino, la sendependeco rilatas al la dominanta respublikismo de la katalunoj. Pro tio la frankoismo deklaris al ni la militon.

Fonto: Diario 16
Por legi la kompletan artikolon klaku: ĉi tie