dimarts, 25 de febrer del 2014

La okcitana en Katalunio

 https://blogger.googleusercontent.com/img/b/R29vZ2xl/AVvXsEiVcm4nQAaXmp1w0eb-aqrGMv04WL-V0PiGkYi3LBilQelCBL3AGcvXGVrHpPn1HEmzwD3P7EHKirxdSrX6gpOdndEqdmlq5IZvJkHDpJ2ml_Z6QkaOCD1aY6zC7ezYc5TLBpV5iQ/s1600/450px-Europe2005_bossost-aranes1.jpg
La 22an de septembro la parlamento de Katalunio per 117 voĉoj kontraŭ 17 aprobis la novan leĝon pri la okcitana lingvo, kiu disvolvas la artikolon 6.5 de la nova katalunia ĉefleĝo ("statuto de aŭtonomeco") aprobita en 2006. Ĉi tiu artikolo deklaras, ke „la okcitana lingvo, nomata arana en Arano, estas la lingvo propra al tiu teritorio kaj estas oficiala en Katalunio”. Kiel sukcesi, ke lingvo parolata de malpli ol milono de la katalunia loĝantaro en anguleto de la lando estu efektive, kaj ne nur laŭvorte, unu el la tri oficialaj lingvoj de la tuta aŭtonoma komunumo, kune kun la kataluna kaj la hispana, estis la defio de tiu ĉi leĝo.
Arano estas malgranda regiono (634 km2) kun ĉ. 10 000 loĝantoj situanta en la nord-okcidenta angulo de la Kataluna Aŭtonoma Komunumo (32 000 km2 kaj 7,5 milionoj da loĝantoj). Ĝia situo en la norda flanko de la centraj Pireneoj komprenigas, ke la indiĝena lingvo estas la okcitana, parolata en la tuj senpera suda triono de Francio kaj en pluraj alpaj valoj de Piemonto fare de eble 3 milionoj da homoj en teritorio kun entute ĉ. 15 milionoj da loĝantoj. Tamen la ekonomia prospero de Arano en la lastaj jardekoj danke al turismo puŝis la denaskajn okcitanlingvanojn en minoritatecon: 39% de la arananoj estas denaske hispanlingvaj, 24% okcitanlingvaj, 15% katalunlingvaj, 6% galeglingvaj kaj 15% alilingvaj. Tiuj datumoj komprenigas efektivan endaĝeritecon de la okcitana en Arano kaj tiu estas la takso de Unesko en sia lingvoatlaso pri endaĝerigitaj lingvoj. Tamen komprenas la okcitanan ĉ. 90% de la loĝantaro kaj scias ĝin paroli pli ol 60%. Certe al tio helpas, ke la okcitana estas preskaŭ interkomprenebla kun la kataluna kaj ne malproksima de la hispana kaj la galega.
La protekto de la okcitana lingvo en Arano komenciĝis jam per la unua katalunia ĉefleĝo post la faŝisma diktaturo en 1979 kaj la unua leĝo pri lingvonormaligo de 1983. Ĉi tiu leĝo per aparta artikolo pritraktis la uzadon de la okcitana en Arano, en kiu ĝi difinis la neceson antaŭenpuŝi la ĝeneralan konon de la lingvo en la regiono, ĝian uzadon en publikaj aranĝoj kaj en amaskomunikiloj, ĝian instruadon en la lernejo kiel studobjekto kaj kiel lingvo de instruado. Ĝi krome deklaris la okcitanajn loknomojn la solaj oficialaj en la regiono, analoge, kiel en diversaj aliaj agadoj, al la kataluna en la cetera parto de la aŭtonoma komunumo. Ĝi krome deklaris, ke ĉiu oficiala lingvoreglamento devos havi apartan zorgon pri la uzado de la okcitana en Arano. En tiu kunteksto de 1984 la okcitana ekfariĝis pera lingvo de instruado en la elementaj lernejoj. Krome la leĝo pri Arano de 1990, kiu donis al ĝi specialan aŭtonomecon, deklaris la okcitanan oficiala lingvo de la regiono kaj la nova leĝo pri lingvonormaligo de 1998 plifortigis la protekton de la okcitana kaj la iniciatojn favore al ĝi. Ĉiuj ĉi agadoj kaj aliaj donadis al la okcitana lingvo en Arano egalajn instrumentojn al la kataluna en la cetera parto de la teritorio. La ĉefleĝo de 2006 kaj la ĵus aprobita leĝo daŭrigas kaj profundigas tiun vojon, ebligante al la okcitanlingvanojn uzi sian lingvon ne nur kun la loka administracio en Arano, sed ankaŭ kun la centra administracio de la kataluna registaro, skribe kaj parole, ekz. se ili uzas ĝian unuigitan telefonan informservon. La nova leĝo postulas, ke la administracio en Arano uzu la okcitanan kiel ĝeneralan lingvon kaj ke ĉiuj servoj kaj organizoj en Arano dependantaj de la kataluna, arana aŭ municipaj registaroj (t.e. ankaŭ la privataj entreprenoj laborantaj por ili) uzu ankaŭ ĝin en siaj skribaj kaj parolaj rilatoj kun la civitanoj. Ĝi devigas la publikajn aŭdvidajn amaskomunikilojn dependantajn de la kataluna registaro precipe uzi la okcitanan en Arano, sed ankaŭ celas certigi ĝian ioman uzadon en la cetera parto de la teritorio. Krome ĉiuj publikaj kaj privataj dokumentoj en la okcitana fariĝas plene validaj kaj ĉiuj leĝoj de la Parlamento de Katalunio estos tradukataj al la okcitana kaj havos oficialan valoron (fakte la parlamenta TTT-ejo jam havas okcitanlingvan version, kvankam ankoraŭ ne tiu de la kataluna registaro). Ĉi-rilate, kompreneble la oficiala okcitana lingvo estas plene uzebla en la katalunia parlamento, kiel montriĝis en la sesio, en kiu la leĝo estis aprobita.
En la instrua sistemo la okcitana fariĝos la ĝenerala lingvo de instruado en Arano. Nuntempe, post diversaj ŝanĝoj de modelo en la lastaj 25 jaroj, tie ekzistas universala lingvomergado en la okcitana en la publika (senpaga) sistemo. La okcitana estas principe la sola pera lingvo de instruado de la tri jaroj da infanĝardeno kaj de la ses elementlernejaj kursoj, dum ĝi poste estas uzata kune kun la kataluna kaj la hispana kiel instrulingvo en la ses jaroj de la mezlernejo (sistemo tute analoga al la uzata por la kataluna en la cetera parto de la aŭtonoma komunumo). Tamen ŝajnas, ke tiu modelo ne estas plene funkcianta en la ĉefurbo, Vielha, pro manko de lingvokapablaj instruistoj. La leĝo pretendas solvi tiun misfunkcion, kvankam la plej facila solvo – la dungo de translimaj fakuloj – ŝajnas leĝe malfacila pro ilia nescio de la hispana (la norma kataluna estus verŝajne tre rapide lernebla por ili). Aliflanke la leĝo postulas, ke la instruadon de la lingva kaj historia specifeco de Arano oni enkonduku en la tutkataluniajn lernejajn programoj. Tio verdire jam okazis, sed ne pro leĝa elpaŝo. Entute ĉio ĉi postulos i.a. apartajn trejnajn programojn por profesiuloj, ekzemple inter instruistoj, kiujn la leĝo parte antaŭvidas kaj kiuj parte estos poste disvolvataj.
Aliflanke la oficialigo de la okcitana per la ĉefleĝo de 2006 nerekte engaĝas en diversaj aspektoj ankaŭ la hispanan registaron. Ekzemple, povas okazi, ke se regione oficialaj lingvoj ekĝuas iujn rajtojn en la eŭrop-uniaj institucioj, kiel en la Parlamento, la oficialigo de la okcitana en Katalunio permesos, ke ankaŭ la centoble pli multnombraj franciaj kaj italiaj okcitanoj ĝuu ilin, kvankam ĉe ili la leĝa statuso de la lingvo staras tre for de tiu atingita en Katalunio – ĉefe en Francio. Por tio estas aparte grava la ekuzo de la nomo „okcitana” por la lingvo en la lastaj leĝoj, anstataŭ la dialekta nomo „arana”, kiu bedaŭrinde estis la sola uzata en la unuaj leĝaj tekstoj en Katalunio. Laste, la leĝo montras ankaŭ kiel ekz. Hispanio povus pli juste kaj egalece mastrumi sian lingvan diversecon. Kiam de jaroj oni sensukcese provadas enkonduki la eblon, ke en la hispania senato – la teritoria ĉambro de la hispana parlamento – popolreprezentantoj povu paroli en la teritorie oficialaj lingvoj, evidentiĝas, ke ekzistas sento ĉe vasta plimulto de la majoritatlingvanoj (kaj en parto de la minoritatanoj), ke la hispana estas ne nur la lingvo kun signife pli multaj parolantoj, sed ankaŭ ke ĝi ial estas pli digna ol kiu ajn alia uzata en la ŝtato. La aliaj lingvoj estas uzeblaj nur en siaj teritorioj kaj ili laŭeble ne estu videblaj ekster ili. Ke ilin oni sentas iel hontindaj kaj kaŝindaj montras ekzemple, ke senescepte ĉiuj ŝtataj televidoj, inkluzive de la publikaj, petas al minoritatlingvanoj esprimi sin en la hispana lingvo antaŭ la kameraoj, eĉ se okaze de kolektiva intervjuo ili ĵus respondis la saman demandon en loka lingvo. Kontraste, la katalunia leĝo pri la okcitana deiras el tute alia perspektivo kaj sentemo: ĉiuj lingvoj meritas la saman respekton, same kiel ĉiuj civitanoj, sendepende de ilia denaska lingvo. Tamen certe ne eblas facilanime pritrakti ĉiujn parolatajn lingvojn en teritorio, kvazaŭ ili estus same disvastigitaj en la socio, ĉar tio praktike malebligus la efektivan defendon de la rajtoj de la civitanoj uzadi siajn lingvojn. La leĝo, do, montras, kiel Hispanio povus tutŝtate oficialigi ankaŭ aliajn lingvojn krom la hispana kaj ekagi por ilia dignigo en la parlamento, amaskomunikiloj, lernejoj ktp.
Entute, la nova leĝo kaj la jama agado por la okcitana en Arano en la lastaj preskaŭ tri jardekoj montras, ke eblas firma laŭŝtupa politiko por protekti la lingvojn kaj la lingvajn rajtojn de la civitanoj. Katalunio evidentigas tion per sia agado favore al la kataluna kaj la okcitana lingvoj, kvankam nuntempe ili estas klare minoritataj kiel denaskaj lingvoj same en Katalunio kiel en Arano – kaj tiuj politikoj ĝuas la longedaŭran vastegan subtenon de ĉ. 90% de la loĝantaro. Se tio ne okazas en aliaj landoj, ekz. en Francio aŭ en partoj de Hispanio, evidentiĝas, ke ne estas pro neeblo, sed pro politika deziro ne doni egalajn rajtojn al la civitanoj kaj malaperigi la landan lingvan riĉecon.  
La aŭtoro dankas Ferriol Macip i Bonet pro liaj komentoj kaj riĉigaj informoj post legado de malneto de tiu ĉi artikolo.
Artikolo aperinta en Etnismo, decembro 2010.
 http://www.himalaiabaqueira.com/wp-content/uploads/2012/10/bandera-aranesa-.jpg

dilluns, 17 de febrer del 2014

Kiel vidas la aferon niaj kunaventuristoj

La kampanjo por la sendependeco en Skotlando, Yes Skotland, kalkulas en sia tendaro kolektivon de junaj artistoj kaj publicistoj kiuj preparas propagandan materialon por renversigi la malfavorajn rezultojn de la enketoj kaj pli proksimigi la venkon en la referendumo de la venonta 18an de septembro. Lasta specimeno pri la kampanjo estas reklamo reĝisorita de Jack Foster kaj Christopher Silver, en kiu oni argumentas: "ĉu vin lacigas aŭdi kion Skotlando ne povas fari? Kio okazus se tiu ne povas fari iĝus povas fari"?

Fonto de la tradukita informo: Vilaweb



dissabte, 8 de febrer del 2014

Videblo de esperanto dum la Hispana Milito

Afiŝo en esperanto eldonita de la Komisarejo

La Komisarejo pri propagando (katalune: Comissariat de Propaganda) estis organizo de la kataluna registaro kreita la 3-an de oktobro 1936 dum la hispana enlanda milito. Ĝia prezidanto estis la esperantisto Jaume Miravitlles i Navarra.
La Komisarejo pri Propagando eldonis propagandan materialon en formo de eldonaĵoj, afiŝoj kaj filmoj. Ekde oktobro 1936 aperis ĉiun duan semajnon ĝiaj Comunicats de Premsa(Gazetarkomunikojn) en Esperanto, kun la kulaboro de la Kontaŭfaŝista Esperantista Komitato de Katalunio.
La Komisarejo eldonis ankaŭ propagandan afiŝon pri la interveno de trupoj de Italio kaj Germanio, kun la teksto "Kion vi faras por eviti tion? – Esperantistoj de la tuta mondo, agu energie kontraŭ faŝismo".
La kataluna registaro ankaŭ patronis oficiale la komunan memoradon en 1937 de la 50-a datreveno de la naskiĝo de Esperanto, per la organizado de ekspozicio en la Kulturdomo de Barcelono. Je tiu okazo oni eldonis diversan materialon, interalie katalogon pri la ekspozicio. Parto de la materialo estis utiligata post kelkaj monatoj en ekspozicio en diversaj landoj, kiun aŭspiciis la Komisarejo mem.
Fonto de la teksto: Vikipedio
Fonto de la bildo: Toño del Barrio
Plian ilustron pri la temo trovis Guillem Sevilla.

dilluns, 27 de gener del 2014

Libro pri ŝako senpage elŝutebla



Mi ĵus finis tradukon de didaktika libro pri ŝako, Juga i apren (Ludu kaj lernu), kiu celas potencigi sociemon kaj disvolvon de diversaj inteligentoj. Ĝi celas ĉefe bazlernejanojn sed ĝia abunda ilustrado kaj facila lingvo igas ĝin interesa por ĉiuj homoj.
Vi povas elŝuti ĝin tra la retejo de Educachess, klakante sur PDF-bildo kaj elektante esperanton en la menuo.

dijous, 23 de gener del 2014

Voko por internacia helpo

2014: Ĉu nun estas la momento de eksteraj helpantoj por puŝi antaŭen la katalunan procezon?

Katalunoj komencis sekvi vojon povanta konduki al sendependeco de ilia lando el Hispanio. La argumentoj per kiuj ili subtenas sian deziron sekvi tian vojon - historiaj, kulturaj, ekonomiaj, sociaj kaj politikaj - estas plene klarigitaj kaj pli kaj pli agnoskitaj en multaj medioj. Kelkaj decidis serĉi alternativon al la nuna politika aranĝo nur post kiam ĉiuj proponoj helpi remuldi la ŝtaton kiel veran "nacion de nacioj" trafis rifuzon, ofte kun aldonita humiligo. Lastatempe akriĝis la alia tendaro kaj regresis al malliberalaj politikoj, restaĵoj de diktatoreca pasinteco, supozeble superita en Hispanio. Multaj sentas, ke ne agi nun signifus akcepti la subigan rolon celantan Katalunion en la hispana skemo, same nun kiel historie, kaj fine kapitulacinte al la hispana celo de kompleta asimiligo.

Katalunoj faris propran planon kaj ĝis nun montris al la mondo kiel oni devas agi en similaj cirkonstancoj. Pacience, agante nur post kiam iliaj proponoj estis ree rifuzitaj. Ampleksige, kalkulante pri la fortoj de ĉiuj sociaj eroj kaj rifuzante neniun ial ajn. Pace, kunveninte je centoj de miloj surstrate por montri sian decidon, sen agresemo al la aliaj kaj rifuzinte ĉian formon de perforto. Demokrate, kun la elektitaj reprezentantoj agante laŭ la deziro de la popolo anstataŭ planinte desupre, kaj sukcesante kunvenigi en larĝan koalicion malsimilajn partnerojn el dekstremaj kaj maldekstremaj idearoj. Respondece, kun la plejparto de la politikaj fortoj - krom tiuj, kiuj ekskludis sin mem ek de la komenco - laborante por atingi interkonsenton kaj antaŭenpuŝi la procezon. Kaj kun malfermita menso: eĉ nun la kataluna gvidantaro sin oferas por ekzameni kun siaj hispanaj similuloj ĉian eblecon de marĉanda interkonsento pli ol adopti riskeman, unuflankan decidon. Se io tia ne havas ĉiujn ecojn de velura revolucio, kio havas?

2014 estos decidiga jaro por Katalunio. Ĉiuj signoj - la ekvilibro de la politikaj fortoj en la parlamento, la kongrueco de ĉiuj opini-enketoj kaj la imponaj manifestacioj, por ne mencii la mankon de kredeblaj alternativoj flanke de la uniisma tendaro - celas la fakton, ke oni atingis renverspunkton. Plimulto de la katalunoj deziras realan ŝanĝiĝon kaj iliaj reprezentantoj engaĝiĝis por doni al ili la rimedon por decidi la direkton, kiun tiu ŝanĝiĝo devus preni. Ilia propono - kaj evidenta rimedo por dispeli ĉian dubon pri la intencoj de la katalunoj - estas referendumo pri tiu punkto, tre simila al tiu planita por Skotlando en septembro. Neniu ekster Hispanio serioze pridubas la rajtecon de tia vojo, kaj tamen la hispana povularo - registaro kaj opozicio zelote malcedemaj pri tiu punkto - obstinegas en ĝia malebligo. Tia estas la afero komence de la nova jaro, en malkomforta senelirejo.

***

Ĝis nun la oficialaj deklaroj en la internaciaj medioj estas, ke la kataluna situacio estas interna afero de Hispanio. Ĉiuj konscias, tamen, ke iel ajn la sekvo, la efiko ne haltos ĉe la limo kaj, se oni ebligos stagnadon, la nuna malcerteco damaĝos ĉiujn: Katalunion, Hispanion kaj aliajn. Se la hispana flanko daŭre rifuzas marĉandi kaj se ĉiuj proponoj el Katalunio daŭre estos blokitaj surbaze de teknikaĵoj aŭ simple ignoritaj, tiam necesos ia engaĝiĝo de tria rolulo por solvi la senelirejon. La agado de eksteraj roluloj povas vere helpi Hispanion atingi propran renverspunkton. Eĉ se ili rifuzegas tian ideon, la tiea popolo ne malpli ol la politikistoj, ili devos akcepti la fakton, inspirite de la vortoj de Cameron pri Skotlando, ke la katalunoj ne povas esti retenitaj en Hispanio kontraŭ ilia volo.

Nur iom da silenta diplomatio eble estas ĉio necesa en la nuna stadio. Eksterlandaj roluloj influaj super finance ligita kaj politike vundita Hispanio povas deziri uzi tian influon por devigi ĝiajn politikistojn reagi. Jam ekestis iuj publikaj spuroj tiurilate kaj eble ankaŭ pli ol malmultaj privataj. Tamen, eĉ tiel frue, pli forta signalo ne estus maltaŭga, ĉefe por ekskluzivi miskondutojn kaj, ni esperu, perforton, flanke de tiuj, kiuj povas senti siajn interesojn minacitaj de la kataluna elekto.

Kaj devintus klari por ĉiuj, ke la situacio atingis stadion, kiam ĉia provo flankenlasi la katalunan popolon, ĉu neante al ili la rajton paroli, ĉu minacante ĝian gvidantaron aŭ penante kaŝe atingi lastmomentan interkonsenton, ne helpos solvi la problemon, nur prokrastigos ĝin kaj plimalbonigos ĝin. La nura akceptebla sekvo el demokrata vidpunkto en la nuna momento estas voĉdono kaj la senpera celo por ĉiuj devintus esti helpi trovi vojon por ke la katalunoj esprimu sian opinion. Kaj tiam, se ili vere decidiĝas pri sendependa ŝtato, estos la respondeco de ĉiuj kontroli la daŭrigon por garantii la estiĝon de la libere esprimita volo de la popolo.

(Tradukis el la angla originalo Ramon Perera)
fonto: Col·lectiu Emma

divendres, 17 de gener del 2014

Kampanjo por ke la kataluna prezidento ne renkontiĝu kun la ksenofobia Roberto Maroni

La trezidento de Lombardio, la xenofoba Roberto Maroni, prezentis hieraŭ en barcelono Expo Milano 2015.
Kaj hodiaŭ estas antaŭplanita renkontiĝo kun la prezidento Artur Mas, el kio Maroni volas elpreni maksimuman amaskomunikilan profiton. Tamen, la alveno de Maroni ne estis ignorata de la organizoj kiuj batalas kontraŭ faŝismo kaj ili petis al Mas nuligi la eventon. La organizo SOS Racisme diskonigis komunikon en kiu ili premas al la prezidento rifuzi la renkontiĝon kun la dirigento de  Lega Nord, partio karakterizata pro sia rasisma kaj faŝisma diskurso, kaj oni memorigas ke ĝi havas ligojn kun la Nacia Fronto de Le Pen kaj ankaŭ kun similideologia Plataforma x Catalunya.
Amical de Mauthausen ankaŭ aliĝis al la peto kaj tion videbligis tra Twitter, per la etikedo #MaroniFotElCamp (MaroniForiru). Kaj Unitat contra el Racisme i el Feixisme (Unueco kontraŭ Rasismo kaj Faŝismo) startigis kampanjon tra la platformo Change.org. kie eblas aldoni subskribojn por peti al Mas la ne-akcepton de la renkontiĝo.




                                         
Foto: Roberto Maroni hieraŭ en iu prezento okazinta en la Nacia Muzeo (MNAC)
Tiu ĉi estas parto el novaĵo aperinta en Vilaweb.

diumenge, 12 de gener del 2014

Kataluna retĵurnalo en la angla

La reta ĵurnalo Vilaweb disponigas, de antau ne longa tempo, novaĵojn pri Katalunio en angla lingvo. Vilaweb estas probable la plej populara retkomunikilo por katalunoj. Ĝia redakcio, kiu dekomence uzis la katalunan por kontribui al la normaligo de nia kulturo, decidis aldoni la anglan version post konstato de la graveco de la eventoj nuntempe okazantaj en Katalunio.


diumenge, 5 de gener del 2014

Katalunaj moneroj de la "venonta" Kataluna Sendependa Respubliko

Jam cirkulas, ĉefe en Twitter, la proponoj pri kiel aspektu la ontaj katalunaj eŭroj (eblas uzado de eŭroj far landoj eĉ sen rekta aparteno al Europa Unio).


1, 2 kaj 5 centimoj  = Katalunŝildo kadre de fenikso
10, 20 kaj 50   "     = Sankta Georgo kontraŭ la drako
1 kaj 2 eŭroj           = Figuro de "castellers" (konstruado de homturoj)

dilluns, 30 de desembre del 2013

Solvo au dissolvo, jen la demando

Pro-independence protesters in Barcelona. Demotix/Mario Roldan. All rights reserved.

"Katalunio devus insisti pri tio ke, ne temas pri secesio sed pri la dissolvo de la hispana ŝtato. Katalunio estas ties esenca parto. Se katalunio sendependiĝos, Hispanio, tiel kiel ĝi estas konceptita nun, ĉesos ekzisti, kaj la ŝtatoj rezultantaj devos esti konsiderataj heredantoj de la dissolvita ŝtato". "Tio ĉi gravas el la vidpunkto de la aparteno de katalunio al Europa Unio, kaj same aplikiĝas al la hispania postrestaĵo: aŭ ambaŭ plurestos en EU aŭ ambaŭ ekrestos for". "Hispanio sen Katalunio estus malsama lando. Mi ne vidas kial nur Katalunio devus peti re-aliĝon al EU. Atingintaj tiun situacion, ankau Hispanio devus fari same".

Fragmento el intervjuo de ĵurnalo Ara al Ana Stanic, advokato specialiĝinta pri solvo de internaciaj konfliktoj.
Fonto: El Singular
Artikolo de Ana Stanic por Open Democracy (angle)

dissabte, 14 de desembre del 2013

Nova paŝo al memdecido de Katalunio



12/12/2013. La kataluna registaro kaj subtenaj partioj de la parlamento prezentas la tekston por la konsulto pri la (sen)dependeco

Ĉu vi volas ke Katalunio iĝu ŝtato?
-Jes
-Ne
Se vi respondis jese, ĉu vi volas ke tiu ŝtato estu sendependa?
-Jes
-Ne

Superrigardo al la sinsekvo de la politikaj eventoj ĝis nun:

2009 - Arenys de Munt okazigas la unuan eksteroficialan konsulton pri la sendependeco de Katalunio. La partopreno estis 41% kaj la jesoj atingis 96,2%.
2009 - Berga aprobas proponon demandi al la civitanaro pri la sendependeco. kelkaj aliaj magistratoj sekvos baldaŭ la ekzemplon.
2009 - Oni starigas la Nacian Kunordigo-organizon por la Konsulto pri la Sendependeco.
2010 - La kataluna parlamento ratifas la rezoluciojn de 1989 kaj 1998 pri la rajto al memdecido kaj montras sian subtenon al la popolaj konsultoj pri la sendependeco.
2010 - Verdikto de la Konstitucia Tribunalo pri la KatalunaStatuto aprobita en 2006, kiu malvalidigas jure la nacian kvaliton de Katalunio, deklaras kontraŭkonstituciaj 14 artikolojn kaj modifas la tekston de  27 aliajn.
2010 - Amasa manifestacio en Barcelono sub la devizo Ni estas nacio, ni decidas. Partoprenis unu miliono de homoj laŭ la Urba Polico.
2010 - 73 Municipoj deklaras sin ekskluditaj de la konstitucio kaj subskribas  en Sant Pere de Rodes la Municipan Engaĝigon pri Suverenismo.
2010 - CIU venkas en la elektoj por la Parlamento kun la ĉefprogramero proponi fiskan pakton al la hispana registaro.
2010 - La Suprema Tribunalo postulas al la Generalitat (Kataluna Registaro) apliki la verdikton kontraŭ la lingva submergiĝo en la lernejoj.
2011 - Jordi Pujol, eksa kataluna prezidento, informas ke li jam elĉerpis la argumentojn kontraŭ la sendependeco kaj opinias ke la katalunoj ne plu estas protektitaj de Konstitucio.
2011 - La movado pri la konsultoj kaj aliaj organizoj interkonsentas la kreon de la Kataluna Nacia Asembleo (KNA).
2011 - Enketo de CEO pri la sendependeco. Post respondo al (jes/ne)-demando: 42,9% voĉdonus  por kaj 28,2 kontraŭ.
2011 - Hispania balotado. PP atingas absolutan majoritaton. Rajoy iĝas prezidento.
2011 - Oni starigas en Vic la Asocion de Municipoj porla Sendependeco.
2012 - Konstitua Asembleode la KNA. Carme Forcadell estis elektita prezidantino.
2012 - “Bonan nokton, mi ne volas pagi”.Josep Casadellà decidas ne pagi ĉe la budo sur la aŭtoŝosea pagejo dum la ŝtato senpagigas la madridajn.. La ago estas filmita kaj publikigita en la sociaj (inter)retoj. Naskiĝas la movado No vull pagar (Mi ne volas pagi), kiun aktive partoprenos miloj da katalunoj.
2012 - La Kataluna Parlamento aprobas rezolucion pri nova fiska pakto prezentota al la hispana registaro.
2012 - La tiujara Kataluna Nacia Festo estas partoprenata de ĉ. unu miliono kaj duono de homoj kun la devizo Katalunio,nova ŝtato de Eŭropo.
2012 - La kataluna prezidento, Atur Mas, subtenas la manifestantoj kaj akceptas ke Katalunio bezonas ŝtatstrukturojn.
2012 - Kunveno en Madrido kun Mariano Rajoy pri la nova fiska pakto. La hispana prezidanto rifuzas entute la proponon. Kvin tagojn poste, Mas kunvokas al anticipaj elektoj kaj la plej multaj el la katalunaj partioj inkluzivigas la prisendependan konsulton en siaj programoj.
2012 - CIU estas la venkinta partio tamen perdinte subtenojn, dum kreskadas rimarkinde ERC, kiu fariĝas la dua ĉefa forto. CUP eniras la parlamenton unuafoje. 2/3 el la parlamentaj membroj subtenas la konsulton.
2013 - Via Catalana por la Sendependeco. Nova amasa mobilizado de la civitanaro, homĉeno kiu trairas la tutan landon de unu ekstremo al la alia. La parlamento kreas komisionon pri la rajto al memdecido. PSC rezignas partopreni ĉar ĝi ne volas ke la afero okazu sen la konsento de la hispana ŝtato.
2013 - CIU, ERC, ICV-EUiA kaj CUP interkonsentas la enhavon de la demando kaj la daton de la konsulto: la 9an de novembro de 2014.



Fonto el la esperantigo: El Punt Avui
Noto: Klarig-ligoj pri la katalunaj partioj vi trovos en la dekstra kolumno de la blogo.


dijous, 5 de desembre del 2013

divendres, 22 de novembre del 2013

Lasta enketo pri balotemo

CEO: Centre d'Estudis d'Opinió / Studcentro pri Opinio
ERC: Esquerra Republicana de Catalunya / Respublika Maldekstro de Katalunio
CiU: Convergència i Unió / Konverĝo kaj Unuigo (federacio de du centro-dekstraj partioj)
ICV: Iniciativa per Catalunya - Verds / Iniciativo por Katalunio - Verduloj
CUP: Candidatura d'Unitat Popular / Popolunueca Kandidataro
C's: Ciutadans-Partit de la Ciutadania / Civitanoj-Partio de la Civitaneco (liberala, kontraŭnaciisma)
PSC: Partit dels Socialistes de Catalunya / Partio de la Socialistoj de Katalunio
PP: Partit Popular / Popola Partio

La enketo celas ilustri la eblan konsiston de la kataluna parlamento se la balotado okazus nun.

En alia fako de la enketo oni povas trovi la jenan respondaron pri la eventuala sendependiĝo de Katalunio:

Por: 54,7%

Kontraŭ: 22,1%

Sindeteno: 15,7%

Ne scias: 4,9%

Fonto: Vilaweb

dimecres, 20 de novembre del 2013

Aznar sendus la katalunan prezidenton al prizono

Kadre de publika konferenco, la hispana eksprezidento José Maria Aznar manifestis sian proponon enkarcerigi la nuntempan prezidenton de Katalunio se ĉi lasta fine kunvokas la katalunojn al balota konsulto pri la preferata statuso de Katalunio rilate al Hispanio, t. e., demandi al la katalunoj ĉu ili volas plu esti parto de Hispanio aŭ ĉu ili volas sendependiĝi.

En respondo al tiu deklaro, Artur Mas, la kataluna prezidento asertis ke la prelego de Aznar estas malnova, eksmoda kaj freneza.
Francesc Homs, la voĉreprezentanto de La Generalitat (kataluna aŭtonoma registaro), petis al la prezidento Rajoy admoni la eksprezidenton (ni memoru ke ambaŭ apartenas al la sama partio) pro asertoj kiuj pensigas pri la sintenoj de la antaŭa reĝimo (frankismo).

fonto: Vilaweb

dilluns, 18 de novembre del 2013

Universalaj katalunoj

Provizora listo de katalunoj (denaskaj aŭ forte ligitaj al Katalunio) kiuj alportis ion valoran aŭ interesan al la mondo:
Antoni Gaudí (arkitekto), Antoni Tàpies (artisto), Carmen Amaya (dancistino), Charlie Rivel (klauno), Enric Bernat (inventisto), Ferran Adrià (kuiristo), Francesc Ferrer i Guardia (pedagogo), Ignasi Barraquer (kuracisto), Joan Manel Serrat (kantisto), Joan Miró (artisto), Joan Oró (sciencisto), Josep Carreras (kantisto), Margarida Xirgu (aktorino), Miquel Barceló (artisto),Jordi Savall (muzikisto), Josep Trueta (kuracisto)Miquel Servent (verkisto), Montserrat Caballé (kantistino), Narcís Monturiol (inventisto), Pablo Picasso (artisto), Pau Casals (muzikisto), Pep Guardiola (trejnisto), Ramon Llull (filozofo), Roser Capdevila (verkistino), Salvador Dalí (artisto), Salvador Espriu (verkisto), Sergi López (aktoro), Vicent Ferrer (misiisto), Victòria dels Àngels (kantistino). -