dimarts, 25 de febrer del 2014

La okcitana en Katalunio

 https://blogger.googleusercontent.com/img/b/R29vZ2xl/AVvXsEiVcm4nQAaXmp1w0eb-aqrGMv04WL-V0PiGkYi3LBilQelCBL3AGcvXGVrHpPn1HEmzwD3P7EHKirxdSrX6gpOdndEqdmlq5IZvJkHDpJ2ml_Z6QkaOCD1aY6zC7ezYc5TLBpV5iQ/s1600/450px-Europe2005_bossost-aranes1.jpg
La 22an de septembro la parlamento de Katalunio per 117 voĉoj kontraŭ 17 aprobis la novan leĝon pri la okcitana lingvo, kiu disvolvas la artikolon 6.5 de la nova katalunia ĉefleĝo ("statuto de aŭtonomeco") aprobita en 2006. Ĉi tiu artikolo deklaras, ke „la okcitana lingvo, nomata arana en Arano, estas la lingvo propra al tiu teritorio kaj estas oficiala en Katalunio”. Kiel sukcesi, ke lingvo parolata de malpli ol milono de la katalunia loĝantaro en anguleto de la lando estu efektive, kaj ne nur laŭvorte, unu el la tri oficialaj lingvoj de la tuta aŭtonoma komunumo, kune kun la kataluna kaj la hispana, estis la defio de tiu ĉi leĝo.
Arano estas malgranda regiono (634 km2) kun ĉ. 10 000 loĝantoj situanta en la nord-okcidenta angulo de la Kataluna Aŭtonoma Komunumo (32 000 km2 kaj 7,5 milionoj da loĝantoj). Ĝia situo en la norda flanko de la centraj Pireneoj komprenigas, ke la indiĝena lingvo estas la okcitana, parolata en la tuj senpera suda triono de Francio kaj en pluraj alpaj valoj de Piemonto fare de eble 3 milionoj da homoj en teritorio kun entute ĉ. 15 milionoj da loĝantoj. Tamen la ekonomia prospero de Arano en la lastaj jardekoj danke al turismo puŝis la denaskajn okcitanlingvanojn en minoritatecon: 39% de la arananoj estas denaske hispanlingvaj, 24% okcitanlingvaj, 15% katalunlingvaj, 6% galeglingvaj kaj 15% alilingvaj. Tiuj datumoj komprenigas efektivan endaĝeritecon de la okcitana en Arano kaj tiu estas la takso de Unesko en sia lingvoatlaso pri endaĝerigitaj lingvoj. Tamen komprenas la okcitanan ĉ. 90% de la loĝantaro kaj scias ĝin paroli pli ol 60%. Certe al tio helpas, ke la okcitana estas preskaŭ interkomprenebla kun la kataluna kaj ne malproksima de la hispana kaj la galega.
La protekto de la okcitana lingvo en Arano komenciĝis jam per la unua katalunia ĉefleĝo post la faŝisma diktaturo en 1979 kaj la unua leĝo pri lingvonormaligo de 1983. Ĉi tiu leĝo per aparta artikolo pritraktis la uzadon de la okcitana en Arano, en kiu ĝi difinis la neceson antaŭenpuŝi la ĝeneralan konon de la lingvo en la regiono, ĝian uzadon en publikaj aranĝoj kaj en amaskomunikiloj, ĝian instruadon en la lernejo kiel studobjekto kaj kiel lingvo de instruado. Ĝi krome deklaris la okcitanajn loknomojn la solaj oficialaj en la regiono, analoge, kiel en diversaj aliaj agadoj, al la kataluna en la cetera parto de la aŭtonoma komunumo. Ĝi krome deklaris, ke ĉiu oficiala lingvoreglamento devos havi apartan zorgon pri la uzado de la okcitana en Arano. En tiu kunteksto de 1984 la okcitana ekfariĝis pera lingvo de instruado en la elementaj lernejoj. Krome la leĝo pri Arano de 1990, kiu donis al ĝi specialan aŭtonomecon, deklaris la okcitanan oficiala lingvo de la regiono kaj la nova leĝo pri lingvonormaligo de 1998 plifortigis la protekton de la okcitana kaj la iniciatojn favore al ĝi. Ĉiuj ĉi agadoj kaj aliaj donadis al la okcitana lingvo en Arano egalajn instrumentojn al la kataluna en la cetera parto de la teritorio. La ĉefleĝo de 2006 kaj la ĵus aprobita leĝo daŭrigas kaj profundigas tiun vojon, ebligante al la okcitanlingvanojn uzi sian lingvon ne nur kun la loka administracio en Arano, sed ankaŭ kun la centra administracio de la kataluna registaro, skribe kaj parole, ekz. se ili uzas ĝian unuigitan telefonan informservon. La nova leĝo postulas, ke la administracio en Arano uzu la okcitanan kiel ĝeneralan lingvon kaj ke ĉiuj servoj kaj organizoj en Arano dependantaj de la kataluna, arana aŭ municipaj registaroj (t.e. ankaŭ la privataj entreprenoj laborantaj por ili) uzu ankaŭ ĝin en siaj skribaj kaj parolaj rilatoj kun la civitanoj. Ĝi devigas la publikajn aŭdvidajn amaskomunikilojn dependantajn de la kataluna registaro precipe uzi la okcitanan en Arano, sed ankaŭ celas certigi ĝian ioman uzadon en la cetera parto de la teritorio. Krome ĉiuj publikaj kaj privataj dokumentoj en la okcitana fariĝas plene validaj kaj ĉiuj leĝoj de la Parlamento de Katalunio estos tradukataj al la okcitana kaj havos oficialan valoron (fakte la parlamenta TTT-ejo jam havas okcitanlingvan version, kvankam ankoraŭ ne tiu de la kataluna registaro). Ĉi-rilate, kompreneble la oficiala okcitana lingvo estas plene uzebla en la katalunia parlamento, kiel montriĝis en la sesio, en kiu la leĝo estis aprobita.
En la instrua sistemo la okcitana fariĝos la ĝenerala lingvo de instruado en Arano. Nuntempe, post diversaj ŝanĝoj de modelo en la lastaj 25 jaroj, tie ekzistas universala lingvomergado en la okcitana en la publika (senpaga) sistemo. La okcitana estas principe la sola pera lingvo de instruado de la tri jaroj da infanĝardeno kaj de la ses elementlernejaj kursoj, dum ĝi poste estas uzata kune kun la kataluna kaj la hispana kiel instrulingvo en la ses jaroj de la mezlernejo (sistemo tute analoga al la uzata por la kataluna en la cetera parto de la aŭtonoma komunumo). Tamen ŝajnas, ke tiu modelo ne estas plene funkcianta en la ĉefurbo, Vielha, pro manko de lingvokapablaj instruistoj. La leĝo pretendas solvi tiun misfunkcion, kvankam la plej facila solvo – la dungo de translimaj fakuloj – ŝajnas leĝe malfacila pro ilia nescio de la hispana (la norma kataluna estus verŝajne tre rapide lernebla por ili). Aliflanke la leĝo postulas, ke la instruadon de la lingva kaj historia specifeco de Arano oni enkonduku en la tutkataluniajn lernejajn programoj. Tio verdire jam okazis, sed ne pro leĝa elpaŝo. Entute ĉio ĉi postulos i.a. apartajn trejnajn programojn por profesiuloj, ekzemple inter instruistoj, kiujn la leĝo parte antaŭvidas kaj kiuj parte estos poste disvolvataj.
Aliflanke la oficialigo de la okcitana per la ĉefleĝo de 2006 nerekte engaĝas en diversaj aspektoj ankaŭ la hispanan registaron. Ekzemple, povas okazi, ke se regione oficialaj lingvoj ekĝuas iujn rajtojn en la eŭrop-uniaj institucioj, kiel en la Parlamento, la oficialigo de la okcitana en Katalunio permesos, ke ankaŭ la centoble pli multnombraj franciaj kaj italiaj okcitanoj ĝuu ilin, kvankam ĉe ili la leĝa statuso de la lingvo staras tre for de tiu atingita en Katalunio – ĉefe en Francio. Por tio estas aparte grava la ekuzo de la nomo „okcitana” por la lingvo en la lastaj leĝoj, anstataŭ la dialekta nomo „arana”, kiu bedaŭrinde estis la sola uzata en la unuaj leĝaj tekstoj en Katalunio. Laste, la leĝo montras ankaŭ kiel ekz. Hispanio povus pli juste kaj egalece mastrumi sian lingvan diversecon. Kiam de jaroj oni sensukcese provadas enkonduki la eblon, ke en la hispania senato – la teritoria ĉambro de la hispana parlamento – popolreprezentantoj povu paroli en la teritorie oficialaj lingvoj, evidentiĝas, ke ekzistas sento ĉe vasta plimulto de la majoritatlingvanoj (kaj en parto de la minoritatanoj), ke la hispana estas ne nur la lingvo kun signife pli multaj parolantoj, sed ankaŭ ke ĝi ial estas pli digna ol kiu ajn alia uzata en la ŝtato. La aliaj lingvoj estas uzeblaj nur en siaj teritorioj kaj ili laŭeble ne estu videblaj ekster ili. Ke ilin oni sentas iel hontindaj kaj kaŝindaj montras ekzemple, ke senescepte ĉiuj ŝtataj televidoj, inkluzive de la publikaj, petas al minoritatlingvanoj esprimi sin en la hispana lingvo antaŭ la kameraoj, eĉ se okaze de kolektiva intervjuo ili ĵus respondis la saman demandon en loka lingvo. Kontraste, la katalunia leĝo pri la okcitana deiras el tute alia perspektivo kaj sentemo: ĉiuj lingvoj meritas la saman respekton, same kiel ĉiuj civitanoj, sendepende de ilia denaska lingvo. Tamen certe ne eblas facilanime pritrakti ĉiujn parolatajn lingvojn en teritorio, kvazaŭ ili estus same disvastigitaj en la socio, ĉar tio praktike malebligus la efektivan defendon de la rajtoj de la civitanoj uzadi siajn lingvojn. La leĝo, do, montras, kiel Hispanio povus tutŝtate oficialigi ankaŭ aliajn lingvojn krom la hispana kaj ekagi por ilia dignigo en la parlamento, amaskomunikiloj, lernejoj ktp.
Entute, la nova leĝo kaj la jama agado por la okcitana en Arano en la lastaj preskaŭ tri jardekoj montras, ke eblas firma laŭŝtupa politiko por protekti la lingvojn kaj la lingvajn rajtojn de la civitanoj. Katalunio evidentigas tion per sia agado favore al la kataluna kaj la okcitana lingvoj, kvankam nuntempe ili estas klare minoritataj kiel denaskaj lingvoj same en Katalunio kiel en Arano – kaj tiuj politikoj ĝuas la longedaŭran vastegan subtenon de ĉ. 90% de la loĝantaro. Se tio ne okazas en aliaj landoj, ekz. en Francio aŭ en partoj de Hispanio, evidentiĝas, ke ne estas pro neeblo, sed pro politika deziro ne doni egalajn rajtojn al la civitanoj kaj malaperigi la landan lingvan riĉecon.  
La aŭtoro dankas Ferriol Macip i Bonet pro liaj komentoj kaj riĉigaj informoj post legado de malneto de tiu ĉi artikolo.
Artikolo aperinta en Etnismo, decembro 2010.
 http://www.himalaiabaqueira.com/wp-content/uploads/2012/10/bandera-aranesa-.jpg