dilluns, 27 d’abril de 2020

Eudald Carbonell: "Kovim-19 estas la lasta averto kaj, sen specia kritika konscienco, je la venonta la homaro kolapsos" (3)

Vi povas legi la parton (1): ĉi tie
La parton (2): ĉi tie
Laŭŝajne la homa specio ne zorgas pri la supervivado en ĝia kolektiva senco sed pri la interesoj de ĉiu konkreta generacio...
Unuafoje la homa estaĵo aplikas la logikon de defio de nia propra evoluo kaj la natura selektado kaj, pere de la kultura teknika selektado, ĝi disponigas la mekanismojn por eviti la agadon de la natura selektado. Tio ĉi estas granda defio al la homa evoluo. Nun oni povas tion fari ĉar la bioteknologio posedas la ilojn por ĝin efektivigi.

Tio estas fakto favora al la supervivado de la homa specio, sed pli kaj pli genetike aŭtomodifata kaj probable favora al novaj konsciencoj kiam sur la planedo estos diversaj specioj kaj subspecioj de homoj. Nun mi skribadas pri tio ĉi, kio ne estas la tuja futuro sed estas la futuro de la futuro.

Ĉu la moderneco kaj la teknoentuziasmo provokis ke nia specio kredu sin nevundebla?

Tio estas memtrompo simila al tiu enkondukita kun la ideo de la socia bonstato. Homoj timas la morton kaj sin kaŝas por kredi ke la morto ne estas parto de la vivo. Kaj oni perceptas la vivon kiel io senlima. Evidente la vivo estas la plej grava afero sed ni situas ankoraŭ en tiu fazo de la evoluo en kiu la morto estas solvo de la vivo, ne gravas kiom multe oni sukcesos prokrastigi aŭ modifi. Homoj ĉiam pensis: tio aŭ tio ĉi ne okazos al mi. Nur kiam iu proksima mortas ni konsciiĝas pri tio ke, ni povas morti. Tio estas parto de la respondoj konstruitaj de la homa antropogenezo kun la fakto ne memori la malbonaĵojn.

Kion vi celas diri aludante al la memtrompo de la socia bonstato?

Mi ekfaris diskurson kiu iras de la socia al la politika kampo, mi celis la momenton kiam la socialdemokratio establis ĉi tie la ideon de la socia bonstato kiu estontus la sidejo de ĉiuj mezaj klasoj. Kaj ke la socia bonstato venis por resti neforigeble. Multaj tion kredis kaj tio estas la plej grava afero. Homoj senhezite ĝin akceptis kaj ne plu atentis, ke plu estis funkcianta la klaskonscienco kaj la klasbataloj. Kaj dume ne ekzistis specia kritika konscienco.

Kaj do, kio okazos post tiu ĉi pandemio?

Post tio ĉi, okazos tiel, ke la homoj iom post iom forgesos la okazintaĵon. Krom se oni komencos pripensi tion kion serio de homoj kiel mi proponas pri la specia kritika konscienco. Male, tio kio okazos estas ke, je la venonta tia okazintaĵo, la specio kolapsos.

Ĉu la homa specio kolapsos?

Fakte ni jam delonge komencis kolapsi, eĉ se homoj tion volonte ne rimarkas. Delonge en nia horizonto estas okazaĵoj kondukantaj al kolapso. Epidemiologoj kaj virusologoj jam asertas ke, la atakepizodoj de tiuj ĉi molekuloj estas sinsekvaj kaj pli kaj pli eksponencialaj. Tio estas parto mem de la defendosistemo de la biologia strukturo kiam estas demografia troŝarĝo kaj tiom intensaj kaj gravaj interagadoj.

Estas koncentriĝoj de 20, 30 kaj 40 milionoj da homoj en metropoloj, kiuj estas gravaj fokusoj de kreskado kaj komplekseco sed ankaŭ punktoj de demografia troŝarĝo, kio implikas ke la gastigantoj de la virusoj estas facile elimineblaj. Krom tio, la homaro ne respondecas pri la klimatŝanĝiĝo sed ĝi kontribuis al ĝia akceliĝo kaj ĝi interagas kun la epidemiaj fenomenoj. La tuto kunportos sociajn ŝanĝojn.

Kiuj estos tiuj ŝanĝoj?

Tiu ĉi sistemo en kiu ni vivas en la Tero, la maljuna, kaduka kaj finiĝanta kapitalismo, ne kapablas solvi la problemojn kiun ĝi generas. La sociigon de la kapitalismo kuntrenis 200 milionojn da mortoj pere de du mondmilitoj. Tiel do, ni direktiĝas al nova sistemo kiu, aŭ venos nature, kio estus katastrofo, aŭ venos pere de la logiko, kiel konvenas. Se ni ne faras tiel, ni nur akcelos la kolapson de la homa specio. Tio probable okazos. Se la afero plu inercas kaj generas sinergion ni direktiĝos al evolua funelo.

diumenge, 26 d’abril de 2020

Eudald Carbonell: "Kovim-19 estas la lasta averto kaj, sen specia kritika konscienco, je la venonta la homaro kolapsos" (2)

Vi povas legi la parton (1): ĉi tie

Ĉu la socia kaj politika organizado de la homaro en formo de ŝtatoj kun socioj batalantaj inter si, estas tio kio malhelpas agadi solidare kiel specio kaj malebligas la aplikon de tiuj agadplanojn?

Jes. Ni tion konstatis vidante kio okazis en EU. Eŭropa Unio estas la giganto kun argilaj piedoj, ĝi ne estis kreita por la solidareco sed por organizi la metodon laŭ kiu, la ekspluatistaj klasoj prenos la monon de homoj tra impostoj. Tiel, kelkaj minoritatoj kun socia kaj ekonomia povoj, profitas el la ŝtatoj por ŝteladi kaj elĉerpadi la monon de homoj anstataŭ ke tiu mono utilu por plibonigo de la sociaj kondiĉoj. Tial, kiam problemoj aperas, la Eŭropo de Schengen malaperas kaj la ŝtatoj iĝas fortikaĵoj.

Ĉiam ekzistis pandemioj, kiel la pesto dum Mezepoko. En viaj arkeologiaj restaĵo-tavoloj, ĉu ankaŭ estas spuroj pri epidemioj de la prahistoria epoko?

Ja, evidente. Pandemioj ekzistis ĉiam, kvankam ne estas facile trovi pruvojn. Tamen ni devas konscii ke, epidemioj funkcias dependante de demografiaj ŝarĝoj. Ne estas la samo kiam ĝi afekciis 200 aŭ 1.000 homojn ene de iu teritorio, kaŭzante la morton de ĉiuj, tiel ke restis neniu gastiganto por la viruso kaj malebligante la plukontaĝadon ĉar la distanco ĝis sekvanta homkomunumo estis tro longa kaj tie la homoj ne estis en risko. Nun, en globaligita mondo kun grandaj transportrimedoj, la gastigantoj, kiuj estas ni, eksponenciale multobliĝas.

Ĉu do, la problemo estas la globaligo?

La problemo estas ke ni ĝin faris fuŝe. Ĝi estas globaligo kun argilaj piedoj. Ĝi ne estas socia globaligo sed globaligo gvidata de la ekspluatistaj klasoj kaj tio rezultigas en uniformiĝon de la planedo kiam, male, oni devus prizorgi la diversecon kaj esti kapablaj integri ĝin. Tio estas, krei interkonsenton tiel ke la diversaj sintenoj kaj kulturoj povu alporti al nova sintezo ĉion kion ni scias kaj ne perdi memoron en la sistemo. Alivorte, la planedigon. Nepras haltigi tiun ĉi globaligon, kiu reprezentas la plej misan agadon, kaj ni devus generi specian kritikan konsciencon en edukado kaj formado de homoj, sociigante la scienco-teknikan revolucion potencigante la sociiĝemon de la grupoj.

Vi dediĉis grandan parton de via laboro kiel pensulo al tiu kritika konscienco. Vi jam ekmontras tion en Planeta humano kaj poste vi tion disvolvas en aliaj libroj kiel en La conciencia que quemaEl nacimiento de una nueva conciencia. Kion vi celas diri?

Mi celas, ke la homoj devas evolui al efika konscienco. Ne nur al abstrakta konscienco. Homoj kredas ke konscienco estas io abstrakta sed tio ne veras. Ĉar la konscienco estas la kunfandiĝo de inteligento kun la socia organizado de nia specio.

Kaj ĉu ni ĝin akiros?

Tiu estas la problemo. Se ni ne akiros ĝin, pro la eksponencialaj konverĝemaj kreskoj de nia specio ni direktas nin al kaoso.

Kiel efikus, en la praktiko, la ŝanĝo kiun vi defendas?

Rompi la ĥierarkiojn, havigi al ni kooperativajn kaj organizajn sistemojn multe pli horizontalajn kaj komune konsentajn, kiuj integru ĉiujn pensmanierojn de la planedo, kun la celo elpreni ĉiam la plej bonajn sekvojn. Tio jam okazis en niaj kulturoj kiuj adaptiĝis al klimato, al demografiaj kreskoj kaj al multaj aliaj aferoj. Sekve, estas riĉa fonto de spertoj kiu povas esti uzata por generi novajn kondiĉojn por nia specio, se ni scios klare kien ni volas iri.

dissabte, 25 d’abril de 2020

Eudald Carbonell: "Kovim-19 estas la lasta averto kaj, sen specia kritika konscienco, je la venonta la homaro kolapsos" (1)

Intervjuis: Ferran Espada
Fonto: Público


Eudald Carbonell


Eudald Carbonell Roura (Ribes de Fresser, 1953) estas unu el la arkeologoj plej prestiĝaj kaj konata je tutmonda skalo. Ekde 1999 li okupas katedron pri Prahistorio en la Universitato Rovira i Virgili kaj nuntempe li estas ĉefa esploristo de la Grupo de Homa Aŭtoekologio de la Kvaternaro en la menciita universitato. Samtempe li estas esploristo en Institut Català de Paleoecologia Humana i Evolució Social (Kataluna Instituto pri Homa Paleoekologio kaj Socia Evoluo), plurfaka instituto kiu laboras ĉe la plej gravaj restaĵo-tavoloj por malkovri la originon de la unuaj homaj setlejoj. Tiu instituta projekto staras en la elito pri la esplorado de la homa evoluo.

Kiel kundirektoro de la Atapuerca Projekto kaj ĝenerala direktoro de Atapuerca Fondaĵo, Carbonell estas unu el la respondeculoj de la Muzeo de la Homa Evoluo, kreita en Burgos. Ĝi estas la rezulto de pli ol 30-jara esplorado en la restaĵo-tavoloj de Atapuerca. La enfermiĝo pro la kovim-19 alvenis en momento de intensa aktivado por prepari la arkeologiajn foslaborojn kiun li gvidas kaj kiuj kutime komenciĝas en julio.

Ĝis nun oni nenion nuligis, sed Carbonell rakontas ke la necerteco ekzistas pri kiuj estos la antaŭkondiĉoj pri agado kiam alvenos la momento. Flanke de lia arkeologia laborado, la ensociigo de la scio estas unu el la grandaj obsedoj de Carbonell. Same kiel la pripensado ĉirkaŭ la homa evoluo kaj ĝia estonteco kiel specio, kio li konkretigis per vasta bibliografio el kiu staras titoloj kiaj: Planeta humano (Homa planedo), La conciencia que quema (La konscienco kiu brulas) aŭ El nacimiento de una nueva conciencia (La naskiĝo de nova konscienco). En tiu ĉi intervjuo, Carbonell disvolvigas sian pensmanieron, substrekante la kolapson de la homa specio kaj asertante ke la kronviruso estas la lasta averto. Kolapso kiu povas esti evitata nur per la konstruado de vera "specia kritika konscienco", li asertas.

La enfermiĝo esta nun la plej efika metodo por bremsi la pandemion. Sed, ĉu ĝi ne estas metodo tre kontraŭa al la esenca sociemo de la homa specio?

La enfermiĝo estas malsociiga procezo. Ni observas du flankojn, la psikologian kaj la socian. Kiam ni celas la malsociigon de socia specio, aperas multaj kontraŭdiroj. Ĝuste tio okazas nun. Ni malsociigadas nian specion kaj ni resociigas ĝin ene de la hejma spaco, generante gravegajn kontraŭdirojn por nia psiko ĉar, krome, dum mi malsociigas nin, ni estas hiperkomunikitaj. Neniam antaŭe ni travivis ion similan.

La kronviruso devigas nin dependi de teknologio pli ol iam ajn, ĉu ne?

Ni, kiuj ĉiam defendis la scienc-teknologian revolucion kaj la socialigon de la teknologio, konfirmas nun la avantaĝojn de la socia uzo de la teknologio por la homoj. Nia cerbo produktis tiun ĉi teknologian hipersociigon sed, samtempe, estas multaj cerbaj spacoj kiuj ne akceptis ĝin. Estas nun kiam ni plenigas tiun mankon. La nunaj okazaĵoj estas tre gravaj, ĉar ĉifoje ni submetis nian evoluon al kontraŭdiroj kaj al lernado intense interagante kun la teknologio.

Ĉu la pandemio de kovim-19 estis neevitebla aŭ ĉu estas respondeco de la homoj?

Tutcerte ĝi estas respondeco de la homoj, ĉar ni ne estis kapablaj krei universalan agadplanon antaŭvidante pandemion kian tiu ĉi. Jam de multaj jaroj tiuj universalaj agadplanoj devintus esti pretaj antaŭ la apero de aliaj epidemioj.

Kiel devus esti tiuj agadplanoj? Kiu devas ilin dekreti?

Ili devus esti agadplanoj devige plenumendaj kiel specio, sendepende de lando aŭ iu ajn alia kriterio. Tiuj planoj devus esti gvidataj de epidemiologoj kaj virusologoj. Tiuj homoj kompetentaj pri la biologia funkciado de tiaspecaj molekuloj. Tiu ĉi afero ne okazis. Kuriozas ke, multaj el tiuj sciencistoj ricevis pli da mono en 48 horojn ol en tuta sia antaŭa vivo de esploristo.

Ĝi estas la tipa oportunisma sinteno en situacioj ligitaj al geopolitiko kaj al la ekspluatistaj klasoj. Ĉi tie ni renkontas gravajn evoluajn kontraŭdirojn, kiuj estas la sekvo de tiaj hierarkiaj kaj oportunismaj sintenoj kiuj montriĝas en historiaj momentoj. Kiam ekestas iu danĝero por nia specio ni ne rajtas diskuti pri aliaj aferoj ol la supervivado kaj la reproduktado de la specio.

La intervjuo kontinuas en venontaj blogeroj... parto (2), parto (3),


dimecres, 8 d’abril de 2020

Fabrikado de spiraparatoj (fotoj)


La Hispana Agentejo pri Medikamentoj permesis klinikan provon de la emerĝenca spiraparato Respira, dezajnita de la entrepreno GPA Innova. Temas pri entrepreno kiu koncentrigis siajn konojn en la adaptado de maŝinoj por poluri metalojn al disvolvigo de spiraparato por la plej urĝaj pacientoj kaj samtempe helpi en la provizo de materialo por hospitaloj kiuj alfrontas la Covid19-epidemion. GPA kalkulas ke, je la komenco, ĝi povos produkti 150/200 aparatojn ĉiutage, kio povas kreski poste ĝis la fabrikado de 300/tage.




Fonto: Vilaweb

dimarts, 31 de març de 2020

dilluns, 30 de març de 2020

Politikigi la epidemion

"Pli ol la viruson, tio kion la ŝtato timis estis la efika pritrakto de la epidemio fare de sendependisma registaro en Katalunio, registaro kiun la ŝtato jam delonge volas malsukcesigi"



Dum la krizo de oktobro 2017a, kiam Eŭropo ŝokiĝis pro la perfortado kontraŭ la katalunaj balotantoj, Manuel Valls, taksigis la indignadon. Por ke la ŝtata perfortemo skuigu la eŭropan konsciencon estis bezonataj prezenti mortojn. Nu, jen nun mortoj, en granda kvanto. Multaj mortoj atribuiĝas al neglekto, kaj nun, oni klare povas atribui ilin al la fivolo de la hispana registaro. La faktoj estas la faktoj, kaj ili estas ekstreme gravaj. Eŭropo manifestis sian indigniĝon nun, male ol kiam okazis la skandalo pri demokratiaj rajtoj. Fine, la hispana aroganteco iĝis eŭropa problemo kiam Sánchez pretendis submeti Katalunion ĉantaĝe sub preteksto de solidareco kaj uzante la militistaron. Sánchez estis admonita kaj hontigita kaj nur post tio, li deklaris la fermon de teritoriojn petita de la katuluna prezidento Torra semajnojn antaŭe. La prezo estis kvin mil sescent mortintoj. Manuel Vall ŝajne sentos sin rekonata.

Ĝis pasintsemajne, ministroj de Sánchez plu minacadis la katalunan prezidenton pro lia postulo de tio kio finfine estis adoptita de Sánchez. Kiam proksimiĝis la sanitara kolapso kaj la skandalo de lia koncerna ministro montris la tuton de malregulecoj kaj eraroj fare de la hispana registaro.
Sanchez konfesas la erarojn por aspekti nobla sed neniu oficiala institucio kaj reprezentanto emas rekoni la pravecon de Torra. Li estis la nura aŭtonomeca prezidento kiu kuraĝis rifuzi la proklamon de hispanan escepto-stato per unika estro kaj kompetenta aŭtoritato, se tio ne estas kaŝa puĉo, ĝi povus pligatigi la vojon al ĝi. Por maski la aferon kaj ne misprezenti la uniismon flatata de la amaskomunikiloj, la atakoj al la kataluna prezidento pli akriĝos kaj cinikos, se tio eblas.
Oni aludos al la nombro de katalunaj mortintoj kiel pruvo de la kundividita misagado kaj oni atribuos ĝin al Generalitat (kat. registaro), kies povo estis nuligita pro la proklamita escepto-stato. Kontraŭ la evidento pri la disposicioj ordonitaj antaŭ la blokado fare de la centra registaro, oni neos ke tiuj dispozicioj kapablintus malrapidigi la infektadon, plilongigante la kurbon, same kiel okazis en aliaj eŭropaj landoj. Neniu el la amaskomunikiloj, kiuj kritikegas la "ideologiigon" de la pandemio, ekzamenos la efikon de la konfiskado de urĝo-materialo kaj la centralizigo de la petoj, kies damaĝitoj estis ne nur malsanuloj sed kuracistoj kaj sanitaraj laboristoj. Kaj eblus ankaŭ mencii la fuŝan aĉetadon de senutilaj testoj al ne registrita entrepreno.

Tiu ĉi krizo ion demonstris. La taŭgeco malcentralizi la decidojn por rapidigi agojn ka ĝustigi ilin laŭ la karakterizo de la teritorioj. En Germanio, kie la malsano rapide disvastiĝas kaj tamen la morto-statistiko estas kompare pli malalta, la prezidento fieris pri la sukceso de la aplikitaj rimedoj por kontroli kaj limigi danke al la federala sistemo. Ankaŭ en Usono, malgraŭ la senrespondeco ĉe la Blanka Domo, oni povis konstati la taŭgecon disdoni povon al la diversaj ŝtatoj, kiuj ne nur povas mem adopti konvenajn rimedojn sed ankaŭ povas fermi sian teritorion laŭnecese. Ili povas dikti mem-enfermiĝon. Sed la malcentralizo okazas ne nur ĉe la leĝaj organismoj, ene de ĉiu ŝtato, lokaj jurisdikciaj entoj povas decidi rimedojn kiaj la amplekso de la enfermiĝo. Hispanio, en grava momento, same kiel estas ĉiam en ekstremaj kazoj, montras sin kiel malprogresema, neniel surprize por iu ajn kiu observis ĝian evoluon dum la lastaj jardekoj.

La katastrofo, kies grandeco estis evitebla, havas evidentajn politikajn radikojn. Sed aperos la kutimaj voĉoj kiuj neos tion, provante kaŝi la mortojn sub la planktapiŝon. Aŭ, se ili vidos tion neeble, ili klopodos socializi la skandalon asertante ke neniu estus povinta agi pli bone. La falsaj egaldistanculoj denuncos la politikigon de la krizo kaj akuzos la sendependistojn pri la volo profiti el la epidemio, tiel neutralizante la ĝustajn kritikojn al la fuŝagado. La prioritato estos ke la civitanoj ne reagu al la krizo kalkulante la politikajn kulpojn, krizo kiu tute ne rilatis al politiko dekomencde sed ĝi iĝis tia pro la senmezura oportunismo de la hispana prezidento.

Kiel kutime, Hispanio havas problemon pri sia marko. Pli ol la viruso, la ŝtato timis la trafan pritrakton de la epidemio fare de la sendependisma registaro kiun la ŝtato deziris malsukcesigi. En Madrido oni estis terurigitaj de la ebleco ke Katalunio povus prezenti nivelon de infektado multe pli malaltan ol la sia. Tial oni prononcis la pompan frazon asertanta ke la viruso ne komprenas pri teritorioj, el kio oni devas subkompreni ke Sánchez ja jes komprenas pri virusoj. Kaj pro tio, ke li komprenas la virusojn, ni ĉiuj devas submetiĝi al iliaj katastrofaj decidoj. El tiuj saĝaĵoj venas tiuj ĉi mortintoj. De tio venas la patrieska militarismo subtenata de maldekstruloj kiuj subfosas la katalunajn instituciojn de ene kaj kiu devos poste ankaŭ kalkuli la mortintojn. El tio venas la postulo de la ekstremdekstro por ke Sánchez profitu la escepto-staton por elpostenigi la katalunan prezidenton kaj dissolvi la katalunan aŭtonomecon. En la ebrieco de la escepo-stato, oni eĉ postulis la enprizonigon de la prezidento Torra pro lia provo savi vivojn, sekvante saman modelon de proceduro aplikita al la kataluna ĉefpolicestro Trapero, kiu bonege agadis dum la terorisma atenco en Barcelono en 2017. ankoraŭ juĝita pro supozita kaj ne pruvita kompliceco kun la sendependisma registaro.

Kiu cinike diros, ke neniu povintus fari pli bone ol Sánchez, envere tiu starigos pordojn sur la kamparo*, t.e., li/ŝi klopodos limigi la debaton sen transpasi landlimojn, kie eblos rebati la veron kaj validigi la falsaĵojn. Sed, ĉar la viruso ne komprenas pri teritorioj kaj konstatinte la rezultojn, oni konkludu ke, se aliaj registaroj pli trafis, eĉ multe pli trafis,  kataluna sendependa registaro aŭ kun aŭtentaj povoj povintus agi same trafe.


Fragmento el artikolo de Joan Ramon Resina : Vilaweb

*"Starigi pordojn sur la kamparo" estas metaforo por aludi al tio, ke ne eblas limigi ion kio ne estas limigebla pro naturaj aŭ evidentaj kialoj