dissabte, 2 de gener del 2021

Catalunya, comtat gran (Kataluna grafoland')


Tiu ĉi antikva versio de la himno de Katalunio estas kroniko pri la etoso kaj okazintaĵoj de la 7a de junio de 1640, kiam eniris tumulte en Barcelonon kamparanoj kaj laboristoj proteste kontraŭ la fiagoj de la hispana Grafo-Duko De Olivares. Tiu historia momento estis nomita Corpus de Sang (Sanga Kristokorpa Tago). Kantas: Rafael Subirachs

Kataluna grafoland'

Kataluna grafoland'
en pasinto riĉa-plena
Nun la reĝo kaj sinjor'
deklaris al ni militon

Lertu la falĉ'!
Lertu la falĉ' ĉar la pajlo tre karas!
Lertu la falĉ'!

La grafduko de Olivares
jam delonge al li susuras
"Tempas nun mia sinjor',
tempas nun por ekmilito

Kontraŭ la katalunar',
vidu kion ili faris:
pasis trupoj tra vilaĝoj
ĝis vilaĝo Riudarenes.

Ekbruligis la preĝejon,
Santa Coloma ĝia nomo;
brulas alboj kaj kazubloj,
la kalikoj kaj patenoj.

Se al pano mankis blank'
ili diris: "troe nigra"
kaj ĝin donis al  ĉeval'
por povrigi nian teron.

Pri la ne tre bona vin'
ili nomis ĝin vin' agra
kaj ĝin verŝis sur la strat'
por povrigi nian teron.

Antaŭ plena famili'
perfortis ili fraŭlinojn
kaj mortigis la gepatrojn
okaze de ajnprotesto.

Raportita la vicreĝ'
pri la fi' de la soldatoj:
"La  permeson donis mi,
eĉ pli donos se necese!"

Jen aŭdinte tion ĉi
ekbruegis nia tero.
Jen aŭdante tion ĉi
ekbruegis nia tero.

Eniris en Barcelonon
cent personoj tiam fremdaj,
Sub la nomo Falĉistar'
ĉar jam estis falĉsezono.

Tri gvardianoj mortis jam
sur la vojo de protesto;
iris ĉiuj al prizon'
por liberigi prizonulojn.

Mortis la deputitar'
kaj juĝistoj tribunalaj,
morton trovis  la vicreĝ'
dum la fuĝo en galero.

Ilin benis episkop'
per man' dekstra kaj maldekstra
"Kie via kapitan'?
kiu estas via flago?"

Tuj ekstaris Jesukruc', 
kovrita per vualo nigra.
Tuj ekstaris Jesukruc', 
kovrita per vualo nigra:

"Tie ĉi nia kapitan'!
kaj jen estas nia flago!
armu vin katalunar',
ĉar militon Reĝ' deklaris!"

Lertu la falĉ'!
Lertu la falĉ' ĉar la pajlo tre  karas!
Lertu la falĉ'!
Lertu la falĉ'!
Lertu la falĉ'!
Lertu la faaalĉ'!