diumenge, 17 de setembre del 2017

Hispanio havas ankoraŭ eblecon en Katalunio


La manifestacio de la 11a de septembro en Barcelono devintus forigi iun ajn dubon pri la rezoluteco de la katalunoj rilate opinii pri ilia komuna estonto. Jaron post jaro, centoj de miloj da personoj eliris surstraten postuli la rajton decidi pri kia devus esti la politika formo de ilia lando, kaj la elektitaj reprezentantoj laboris por tion ebligi. Tia estas la celo de la referendumo anoncita por la 1a de oktobro. En la nuna momento ĉio ŝajnas montri, ke la voĉdonado okazos, fronte al la hispana kontraŭo kaj malgraŭ ĉiuj manovroj por ĝin malebligi.
 
Plej dezirinde, devintus esti permesata kaj decida voĉdono, kiel tiuj faritaj en Kebekio kaj Skotlando, kaj multaj internaciaj observantoj daŭre ne komprenas la zelotan sintenon de la hispana registaro. Permesi referendumon, partopreni en la preparado kaj kampanji kontraŭ la sendependeco estintus la plej racia rimedo kaj eble la plej fruktodona. Prezidento Puigdemont ree deklaris la pretecon de sia registaro al akordo pri la kondiĉoj ebligante ĝin, eĉ marĉandi daton kaj demandon.
 
Estas ankoraŭ spaco por manovri. Tiel malfrue, ŝanĝi strategion en Madrido, kiel sugestate de aliaj, ne ŝajnas ebla. Tamen, ĝi povintus esti la malpli costa elekteblo eĉ se nur ĉar al la ŝtataj regantoj montriĝos ege malfacile malhelpi la katalunan planon sen uzi perfortajn rimedojn, kio fariĝus malvenkiga.
 
Plejparto el la katalunoj esperas ke, malgraŭ ĉiuj antaŭvideblaj malfacilaĵoj, la unua de oktobro estos paca voĉdontago ĉar aŭ la hispana registaro haltigis sian kontraŭon aŭ ili decidis ignori ĝin. Unu afero certas. Ili eliros amase por voĉdoni. Ĉu ili sukcesos aŭ ne, tio dependos de ĝis kia grado la hispana registaro pretos agi por haltigi ilin. Malhonestaj agoj ne povas esti ne atenditaj, sed tiuj ne helpos long-tempe la intereson de la ŝtato. Perfortaj rimedoj, eĉ sub masko leĝeca, povus ĝeni la voĉdonadon, sed ili donus ankaŭ al la katalunoj bonan kialon por elekti la senperan vojon al sendependeco. En ambaŭ kazoj ili venkas: se fari referendumon estas demokratia ago, fari ĝin kontraŭ la volo de la ŝtato estas ago de suvereneco.
 
Ne gravas kio akazos, la karaktero de la politika debato en Hispanio estos difinita de la okazaĵoj dum la unua de oktobro. Per la simpla ago iri al la balotejoj la katalunoj certigos iliajn komunajn, popolajn rajtojn. Neante tiajn rajtojn la hispana registaro povas  esti metinta sin mem en neelteneblan pozicion: malvolonta kompromisi sed malkapabla trudi sian povon. Ironie, per la provo haltigi demokratio eble ĝi aliigis suverenecon en realan elekteblecon.
 

(Tradukis Ramon Perera el la angla originalo)