dissabte, 21 d’octubre del 2006

Viaj filoj


Viaj filoj ne estas filoj viaj, ili estas filoj kaj filinoj el la vivo, la vivo kiu sopiras al memekzisto.
Ili ne venas el vi sed tra vi kaj, eĉ se ili estas kun vi, ili al vi ne apartenas.
Vi povas doni al ili vian amon sed ne vian pensmanieron ĉar ili jam havas sian propran pensmanieron.
Vi povas varmigi iliajn korpojn sed ne ilian spiriton ĉar ili loĝas en la hejmo de l'estonto, kiun vi ne povas viziti, eĉ en ŝonĝoj.
Vi povas peni por adaptiĝi al ili sed ne strebu ke ili similu al vi, ĉar la vivo neniam retroiras kaj neniam haltas en la hieraŭo.
Vi estas la arko kaj viaj filoj estas la vivantaj sagoj lanĉataj. Lasu ke via arkista mano inklinu en la direkto al feliĉo. Kahlil Gibran.
Jen mi reproduktas en Esperanto la pensaĵojn de la elstara poeto Kahlil. Ĝi estu memoraĵo por ke ni konsciu pri la eksterordinara valoro de la monda infanaro. La mondo nur estos pli bona se ni lernas ke ili meritas nian plejan amon kaj respekton.

2 comentaris:

Anònim ha dit...

Dankon pro via tradukado !

Gxi estas tre bela maniero por vidi ilin.

Mi legis en libro el Fernando Savater tiu cxi frazo (ne verkita per li) pri edukado: "infano ne estas botelo kiu devas esti plenigita, sed fajro kiu devas esti eklumigita".

Karesema ha dit...

Karega,
Mi peterpasis tie ĉi kaj estis granda feliĉo tralegi tian belan priskribon pri niaj infanoj. Mi samopinias...Certe! Niaj infanoj apartenas al estonteco kaj la estonteco dependas de ili.Nu, edukado, instruo, amo , protekto estas la plej altvalora pruvo de amo al niaj infanoj!
brakumon de Kares´!