En la jaro 1998 mi trairis epokon en kiu mi sopiris al kreado/partoprenado de ekovilaĝo, t.e., mi volis trovi homojn por kune antaŭenigi kamparan aŭ montaran komunumon sub la ideo de respekto al naturo. Post kelkaj urbaj kunvenoj ŝajnis malfacile interkonsenti grupe kaj trovi la necesajn rimedojn.
Post kelkaj esplorekskursoj mi trovis mian etan paradizon, la montaro Rúbies, ĉe la sojlo de Pireneoj. Tie kuŝis senhomigita kaj ruiniĝinta vilaĝo, je du piedhoroj de la plej proksima loĝata vilaĝo.
Mia enamiĝo estis tia ke mi senhezite iris al Rúbies kaj starigis tendon kiu fariĝis mia hejmo dum preskaŭ ses monatoj, ĝis kiam mi malkovris, kelkajn kilometrojn pli norde, malnovan amikon kiu sin dediĉis al ekologia agrikulturado kaj bezonis helpanton. Mia tempo en Rúbies mi memoras kiel unu el la plej bonaj el mia vivo. Certe ĝi profunde spuris en mia animo kaj markis mian postan karakteron. Mi memoras la imponegan silenton de nebula tago en fantoma vilaĝo, la bruetojn de la noktaj bestoj, la ĉarmon de beroj, fungoj kaj arbofruktoj, la ekkonstruadon de prakabano, la konatiĝo kun ekskursantoj ĉe vesperfajro, la amikiĝo kun paŝtisto,...
Homoj kutime demandis al mi: kion diable vi faras sola tie? la liston mi povus fari longegan sed nepre menciindas ke mi sentis min penetrinta iom en la kernon de la vivo, de la naturo. En urboj homoj forgesas kion ili estas, kio vere gravas kaj kio sencas. Sperto de anakoreto vere indas se vi kuraĝas. Ĉu vi kapablas esti kun vi mem? multaj ne. Faru provon, sidu sur seĝo aŭ sofo dum kvin minutoj farante NENION (nek agado, nek parolado). Se vi sukcesas, vi estas preta por sekva paŝo: ekskursu sola unu tutan tagon. Daŭrigo de provoj vi mem decidu.
Cetere, mi ankaŭ rekomendas al vi trovi vian etan paradizon. Eble ĝi ne estas tiel malproksima kiel vi kredas. En la centro de la supra foto troviĝas la mia.
1 comentari:
Ankau mia shatata hobio estas montgrimpado!
niniam mi lacighas estas en montaro kaj la naturo
Publica un comentari a l'entrada