Gemma, el akvo mara,
kiu foje venis en la teron
kaj kaptis diavole
estaĵon pli ol dudekjara.
Sala diablino,
ido de Neptuno,
nur per arto de sorĉisto
iĝis vi surtera ino,
dank' al helpo de la suno.
Jen rigardo via,
pli altira ol esenco de magnet'.
Via lango varme dolĉa
trafas homon simple viran,
ĉiu ero en via korpo
allogas tre, neeviteble,
jen via sorto laŭdezira.
-----------------------
Uraganoj en mens'
frapadas min konstante,
via bildo nebuliĝas
kaj iĝus sort' terura
se nur spuro via
restus sola
en mia pens'
Minutoj plilongiĝas
ĝis aspekto de miljaroj,
nur pro stranga volo
de dio aŭ demono,
tiel mia sento iĝas,
ho kara, vi foriĝas.
dijous, 27 de setembre del 2007
dimecres, 26 de setembre del 2007
Esperanto en la landfesto
La 11an de septembro multaj katalunaj esperantistoj renkontiĝis ĉe budo en Barcelono okaze de la landa ĉeffesto, La Diada de Catalunya.Farri, maldekstre en la foto, kun helpo de diversaj volontuloj, ebligis ke esperanto estu disvastigata jam por kvara sinsekva fojo en tiu gravega evento, partoprenata de centoj da homoj, grupoj kaj asocioj. Akuratan raporton vi povas legi en la koncerna paĝo de Libera Folio, tie ĉi. Kaj viziteblas ankaŭ la blogo de Farri mem, ĉi tie.
divendres, 21 de setembre del 2007
Mirinda sukceso
Pro evidentaj kialoj, Esperanto ne multe integriĝis en la ordinara vivo de plej multaj homoj. Se mi enketus sur la strato al homoj demandante ĉu ili konas vortojn en aliaj lingvoj verŝajne mi ricevus plurajn specimenojn: sajonara, bon nuit, hello, fiesta, mamma mia, fado,...Se la demando temus pri Esperanto verŝajne la respondo tre proksimiĝus al nulo, tamen, almenaŭ por hispanoj kaj katalunoj de mia generacio, estas esperanta vorto kiu tre populariĝis kvankam neniu sciis pri ĝia esperanta origino: Mirinda.Mirinda estas iaspeca limonado kreita kaj lanĉita de hispana entreprenisto, onidire esperanto-parolanto. Ĝi estis komercigita kun diversaj gustoj: oranĝa (eble la plej sukcesa), citrona, poma, fraga, ananasa kaj vinbera. Ĝia distribuado estis mondskala. En la 1970aj jaroj, Mirinda donacadis diskojn el la tiamaj popularaj ensembloj kaj kantistoj: Los Pekenikes, Karina, Massiel, Fórmula V kaj aliaj. Post ioma tempo ĝi estis vendita al Pepsico kaj ankoraŭ nun ĝi konkurencas kun Fanta kaj Coca-cola. En vikipedio vi trovos informojn en araba, dana, germana, angla kaj hispana lingvoj.
Kuriozaĵo. La hispana reĝisoro Álex de la Iglesia debutis kaj ekakiris famon per sia etfilmo Mirindas Asesinas (Murdaj Mirinda-oj), kiun vi povas spekti ĉe la maldekstra kolumno. Klarigo pri la komenco: strangulo eniras trinkejon kaj petas al kelnero ĉu li povas doni Mirinda-n al li. Kelnero servas ĝin kaj la strangulo fortrinkas kaj intencas foriri, tiam kelnero postulas pagon. La strangulo respondas ke tio ne justas ĉar li petis donon kaj ne vendon, li post bedaŭro de la miskompreno senkompate pafadas la kelneron...
dijous, 20 de setembre del 2007
Gazeta panoramo
Jam de la komenco de la esperantismo, esperantistoj disaj tra la mondo sin dediĉis al verkado kaj eldonado. Plej ofte temis pri modestaj kaj lokaj bultenoj kun precipe esperantaj kaj lingvaj temoj. La afero iom post iom evoluis, enhavoj pliriĉiĝis, kreskis la eldonkvalitoj kaj la temoj altiris la atenton de ne nur lokaj komunumoj. Nuntempe ni povas fieri pri digna nombro de legindaj gazetoj pritraktantaj plej diversajn interesojn de la socio. Klaku ĉi tie por trarigardi la nunan gazetpanoramon.
dimecres, 19 de setembre del 2007
La dangxera lingvo en Hispanio
En Madrido, la 28an de novembro 2006, okazis internacia kongreso pri la hispana intercivitana milito. Kadre de tiu evento, Ulrich Lins kaj Antonio del Barrio prezentis komunikon sub la titolo La danĝera lingvo en la hispana civitana milito. Nun, dank' al la servemo de SATeH (SAT en Hispanio), ni povas legi tiun interesan prezenton en la reto, bv. klaki ĉi tie.
dimarts, 18 de setembre del 2007
Odiseo mensmaŝinas
Ciklopo regnis en insul'
ĝis venis ŝiphazarde
mikroskopa itakul'
Inĝenia batalado iĝis ek
inter Odiseo kaj Ciklop'
venkis la etul'
la ciklopo iĝis fek'
de tiam la grandulo ege timas
kaj Odiseo mensmaŝinas
timu vi, prepotencul'
ĉar vin atingos itakul'
jen epizodo historia
ĉu mitologia?
al Homero turnu vi
se al vi gravas tio ĉi
ĝis venis ŝiphazarde
mikroskopa itakul'
Inĝenia batalado iĝis ek
inter Odiseo kaj Ciklop'
venkis la etul'
la ciklopo iĝis fek'
de tiam la grandulo ege timas
kaj Odiseo mensmaŝinas
timu vi, prepotencul'
ĉar vin atingos itakul'
jen epizodo historia
ĉu mitologia?
al Homero turnu vi
se al vi gravas tio ĉi
diumenge, 16 de setembre del 2007
Hajkece
La pol' ja estis preta
La trempado estis komuna kiam aperis la virinoj kun siaj grandaj tetasoj. Ĉiu viro montris sian titolon, unu estis pola kuracisto, alia usona librovendisto, alia kataluna profesoro... Sed la titolaj argumentoj ne impresis la virinojn. Iŝi jam estis alkutimitaj al tia fanfaronado. Ĉar inoj estis malpli ol malinoj, iŝi fariĝis disputaj...ĝis kiam iu sugestis ke matĉo inter la viroj solvu la problemojn. La pol' ja estis preta por batalo...(daŭrigebla :)
Ĉi tekston katalunoj povas sublegi erotike pro la katalun-elvokaj signifoj de kelkaj vortoj, kiujn mi klarigas jene:
trempado = ekscitiĝo, falusiĝo
tetasoj = mamegoj
titolon = kacon
dis-putaj = dis-putinoj
matĉo = virego, bravulo
pol' ja = kaco
Ĉi tekston katalunoj povas sublegi erotike pro la katalun-elvokaj signifoj de kelkaj vortoj, kiujn mi klarigas jene:
trempado = ekscitiĝo, falusiĝo
tetasoj = mamegoj
titolon = kacon
dis-putaj = dis-putinoj
matĉo = virego, bravulo
pol' ja = kaco
dijous, 13 de setembre del 2007
Darma leciono
DARMOTiu ĉi mondo estas plena de suferoj. Naskiĝo estas sufero. Maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto estas suferoj. Renkonti homon, kiun oni malamas, estas sufere, apartiĝi de karulo estas sufere, barakti vane por ke oni satigu siajn bezonojn, estas sufere. Vere, vivo, kiu ne liberiĝas de deziro kaj pasio, estas ĉiam envolvita de afliktoj. Tio ĉi nomiĝas la Vero de Sufero.
La ĉi-supra fragmento estas la unua alineo de la unua subĉapitro de la ĉapitroDarmo de La instruoj de Budho, eldonita de Budhisma Misia Fonduso en 1983.
Longĉen Rabĝampa, budhisma instruisto
(teksto kopiita el tie ĉi )
dimecres, 12 de setembre del 2007
Ludante
Mi pli kaj pli miras kiel kreskas esperantaj aferoj en la reto. Hodiaŭ mi renkontis ttt-ejon dediĉitan plejparte al retludoj: www.ludanto.org ĝi enhavas grandan stokon por elekto, inter popularaj kaj malpli konataj ludproponoj. Se vi havas liberan tempon (kio estas tio?:) de hezitu viziti kaj amuziĝi.
dilluns, 10 de setembre del 2007
Dismortigaj bomboj
En la blogosfero ĵus naskiĝis kampanjo kiu celas premi al la hispana registaro por ke ĝi ratifu en 2008 traktaton kontraŭ la grapolbomboj, ankaŭ nomataj ŝprucbomboj (Hispanio ankoraŭ fabrikas kaj vendas ilin).Se mem la uzo de ordinaraj bomboj estas afero rifuzenda kaj kondamnebla, des pli oni malpermesu la uzon de tiu ĉi bombotipo, kiu ne kapablas distingi la viktimojn. La grapolbomboj mortigas ĉiuspecajn homojn, inter ili multajn infanojn. Tiuj bomboj tre facile eksplodas kiam ajn, eĉ pli facile ol la fifamaj tretbomboj kontraŭpersonaj. Klaku ĉi tie por vidi la originon de la kampanjo. Kaj plu legu en Esperanto en aliaj blogoj:
Tonyo del Barrio, E-Planedo,...cetere, se vi interesiĝas, legeblas ankaŭ en Esperanto la Pacdeklaron de Hiroŝimo 2007.
dijous, 6 de setembre del 2007
Simioj kaj infanoj en komparo
Simio kapablas solvi etajn sumojn kaj uzi ilojn kiujn infano 2-jara ne sukcesas eĉ ĝuste preni, tamen la infano estas, je tiu aĝo, pli inteligenta ĉar li lernis el la kulturetoso interpreti la intencojn kaj imiti la plenkreskulojn cele al solvo de problemoj, lia inteligento sekve ne ŝuldiĝas al pli granda cerbo.Alidirite,la homa inteligento ŝuldiĝas al specialiĝo de la kulturo kaj ne al ĝenerala inteligento asociigita al pli granda cerbo, laŭ esploro disvolvita dum la lastaj 4 jaroj far internacia skipo. Inter la analizistoj troviĝas la hispanoj Josep Call kaj Victoria Hernández-Lloreda.
Tiu esplorlaboro estos publikigita morgaŭ, 7a de septembro, en la revuo Science. Ĝi estis bazita sur testoj al 106 ĉimpanzoj, 32 orangutanoj kaj 105 infanoj 2-jaraj.
(elkatalunigita artikolero de El Periodico, vidu ĉi tie)
dijous, 30 d’agost del 2007
La Beletra Almanako
Jam ekmarŝas la Beletra Almanako. Amantoj de bonaj legaĵoj delonge atendis tiun novaĵon. En tiu ĉi libro, kiu celas esti la unua el literatura serio, vi povos ĝui la verkemon de aŭtoroj kiaj Jorge Camacho, Edwin de Kock, Baldur Ragnarsson, Maŭro Nervi, Mao Zifu kaj aliaj. Klaku ĉi tie por legi la kompletan menuon de la almanako.Se vi emas mem verki, skribe aŭ desegne, ankaŭ vi povas proponi ion por publikigo, sendante via(j)n verko(j)n al la redaktejo por ekzameno kaj takso.
dimarts, 28 d’agost del 2007
La alia KEA
Multaj scias pri la diversaj KEA-j: Kataluna Esperanto Asocio, Korea Esperanto Asocio, Kanada Esperanto Asocio, Kordoba Esperanto Asocio...sed ne ĉiuj scias ke en alia Kea eblas sunbruniĝi, ripozi, mediti, sinbani ĉe helblua maro...kio? ne kio sed Grekio! Inter la multaj helenaj insuletoj proksimaj al Ateno troviĝas Kea, laŭdire zorge kaŝita juvelo ĝuata preskaŭ nur de atenanoj. Inter la malmultaj informoj pri ĝi mi kaptis la jenan por vi: http://www.kalispera.it/viaggimonica.htmProvu retŝipumi kaj malkovri ie ĝian "ridetantan leonon" skulptaĵo kiu karakterizas kaj singularigas la insulon. Bonan alvojaĝon!
Se vi tamen ne interesiĝas pri Kea, eble vi pli emos al la arto de KEJ, alinome KEJ'ARTE, kordoba muzikensemblo kiu flirtumas kun flamenko, regeo, funko kaj hip-hopo.
Mi profitas la okazon por kondolenci al grekoj pro la grandaj perdoj homaj, ekonomiaj kaj naturmediaj kaŭze de la pluregaj, ŝajne provokitaj, incendioj. Se iu ajn emas rekte helpi al ili, bv. fari tra la jena paĝo: http://www.ihelp.gr/?lang=es-ES (eblas ŝanĝi lingvon klakante sur la flagetoj).
diumenge, 26 d’agost del 2007
Spe-kulo ŝvebas ĉirkaŭ Montserrat
La magistrato de Collbató (centra Katalunio) aprobis, la 3an de majo 2007, la projekton pligrandigi la industrian zonon Les Ginestes, konsistanta el 6 hektaroj, aldonante 21 pliajn hektarojn. Tiu projekto signifas la detruon de la plej bona agrokultura grundo de Collbató kaj ankaŭ minacon por la admirinda ĉirkaŭo de Montserrat, speciale por la Natura Parko de Montserrat kaj la Reto Natura 2000, kiuj limas kun la nova industria areo. La urba registaro antaŭenpuŝas la projekton spite al kontraŭaj informoj de planteknikistoj kaj respondeculoj pri medipolitiko de la propra urbodomo, kiuj konsideras la planojn nenecesaj kaj pretermezuraj.La Konsilio pri Medio, kun reprezento de organizoj kaj vilaĝanoj, ankaŭ sin manifestis kontraŭ la pligrandiga projekto.
En Collbató, vilaĝo kun 3.500 loĝantoj, oni kolektis pli ol 1.200 pledoj de la vilaĝanoj, konsciaj pri la falsado de la magistrato, kiu informis pri “eta pligrandigo”. Envere ĝi temas pri 9,2 hektaroj okupataj per pli ol 140 industriaj konstruaĵoj 12 metrojn altajn kaj parkejo por 1.000 veturiloj. La nova industria areo akceptos prilaboradojn alte kontaminajn : fandigo de metaloj per termo-energiaj marteloj ĝis 350 kv, elektrolitikaj traktadoj, miksado de metaloj kun fosforo kaj industriaj restaĵoj, preparado de cemento, kemiaj procesoj, abraziaj produktoj, pritraktado de danĝeraj materialoj kiel amianto, cianido, kromo, dissolvigoj, pesticidoj, fosforo, eluzitaj oleoj kaj manipulado de eksplodemaj materialoj.
Entute temas pri “monkonvena aranĝo” kiu ne fontas el la ekonomiaj bezonoj de la vilaĝo. Ĝia celo estas favori al tiuj entreprenistoj kiuj “amikas al la partio”. Kun ili la magistrato subskribis kontrakton per kiu ili gajnos subite pli ol 120 milionoj da eŭroj.
Se vi deziras helpi por haltigi la projekton, se vi deziras ke Montserrat daŭre estu kiel mondkonate, aliĝu al la manifesto (katalune/hispane/france/angle/):
http://www.infomontserrat.com/salvemmontserrat/index.htm
Vidu ankaŭ Meteofotojn.
Ŝlosilo (el la kataluna)
Nom : (antaŭ)nomo
Cognom : familia nomo
DNI/NIF : idento-numero (pasporta numero)
Poblacio : urbo
Adreça internet : retejo
Comentaris : komentarioj
dijous, 23 d’agost del 2007
Mi vidis ĝin, mortinta
Sidanta sur la necesujo, mi vidis ĝin tie, sur la planko, senmova, ventr' al plafone, brunkolora. Ĝi venis el Ameriko, mi aŭdis. Sed ĝi mortis ĉe mi, en Barcelono, en mia necesejo, inter skatolo kaj ŝtupareto. Kiom aĝa, mi ne scias, sed ĝi aspektis plenkreskula pro la grando. Tuŝi mi ne povis, ne kuraĝis, mi ne certis pri ĝia absoluta morto kaj, cetere, eĉ kadavre ne indus. Mi atendis, mi pripensis kion fari, ĝi ne devus tie pluresti, ne decus. Starinte mi serĉis, nur trovis maldikan kaj malnovan folion, mi decidis ĝin uzi, provi. Mi ŝovis la paperon sub ĝin, la blankan sed uzitan paperon. Mi kondukis ĝin per leĝeraj frapetoj ĝis la centro de la folio kaj mi levis, horizontale, paperon kaj ĝin, preta por transporto. Mi hezitis inter necesujo kaj paperkorbo. Lastfoje unu lia kamarado, ankaŭ mortinta, flosis sur la miksaĵo de akvo kaj urino. Mi decidis paperkorbon. Sed necesis piediri tra koridoro, zorgante la kvietecon de la kadavro surpapera, evitante stumbligajn barojn, ŝtelpaŝe. Jen la fino de la vojo, la atingo de la ujo. La mortinto restis sama, morta, senmova, meze de la blanko. Finiĝis la funebra marŝo, la silenta procesio post la forpaso. Mi klinis la folion kaj ĝi glitis en la paperkorbon, la malplenan paperkorbon nun iĝinta tombejo de enmigrinto. Mi enĵetis ankaŭ la paperon, kiu fine kovris la vivinton, ŝparante al aliuloj la tristan vidaĵon. Aliaj paperoj survenos kaj sedimentos ĝis la rando de la paperujo, tiam oni forportos al strato, al pli granda tombejo de vivintoj kaj nevivintoj, atendante la alvenon de kamiono kiu englutos ĉion mortan kaj forlasitan en la urbo. La vojaĝo de la amerika brunulo longos, sed ne gravas. Ĝi vivis sian tutan vivon. Eble ĝi reenkarniĝos iam, bruna, malgranda, rapidema, scivola...kiel kutimas blatoj.
dimarts, 21 d’agost del 2007
La sekreta lingvo
Mi ne memoras mian aĝon tiam, eble mi estis 18 jaraĝa kiam mi komencis ludi per la lingvo. Adoleskantoj amas sekretojn kaj misterojn, mi ne estis aparta pri tio sed mi elpensis apliki la enigman etoson al la lingvo. Mi elpensis kodon.
Surbaze de la hispana alfabeto mi decidis kaŝi la kompreneblon per facila rimedo: ĉiujn vortojn mi ŝanĝis tiel ke ĉiu konsistanta litero estu anstataŭita de ĝia sekvanta laŭ la alfabeta ordo, disigante vokalojn disde konsonantoj, ekzemple kaj aplikite al esperanto, la vorto amikino estiĝus enolopu (a estiĝus e;m estiĝus n; ktp.) Jen ekzemplo de frazo: mi ŝatas karesi katojn>>No teveŝ lesiŝo levuĵp. Mi uzis ĝin nur skribe kaj nur komplicis en la uzo unu mia tiama amikino. Post nelonge mia elpensaĵo ekkuŝis en tirkesto kaj en forgesita angulo de mia menso. Sed mi kredas ke mia intereso por Esperanto ŝuldiĝas parte al tiu anekdoto okazinta antaŭ multaj jaroj, pro du motivoj: per Esperanto oni multe vortludas kaj ĝi ankaŭ aromas kiel sekreta kaj mistera lingvo for de Esperantio.
Surbaze de la hispana alfabeto mi decidis kaŝi la kompreneblon per facila rimedo: ĉiujn vortojn mi ŝanĝis tiel ke ĉiu konsistanta litero estu anstataŭita de ĝia sekvanta laŭ la alfabeta ordo, disigante vokalojn disde konsonantoj, ekzemple kaj aplikite al esperanto, la vorto amikino estiĝus enolopu (a estiĝus e;m estiĝus n; ktp.) Jen ekzemplo de frazo: mi ŝatas karesi katojn>>No teveŝ lesiŝo levuĵp. Mi uzis ĝin nur skribe kaj nur komplicis en la uzo unu mia tiama amikino. Post nelonge mia elpensaĵo ekkuŝis en tirkesto kaj en forgesita angulo de mia menso. Sed mi kredas ke mia intereso por Esperanto ŝuldiĝas parte al tiu anekdoto okazinta antaŭ multaj jaroj, pro du motivoj: per Esperanto oni multe vortludas kaj ĝi ankaŭ aromas kiel sekreta kaj mistera lingvo for de Esperantio.
dimecres, 15 d’agost del 2007
The Meatrix/La Meatrico
The Meatrix estas versio de la originala filmo The Matrix. En ĝi rolas animitaj desegnaĵoj, tamen la mesaĝo estas vere skuema kaj hezitigas pri la indeco akcepti nian nuntempan vivstilon. Nepre spektu ĝin kaj despli se jam antaŭe vi havis la bonŝancon ĝui la originalon. Klaku ĉi tie kaj elektu la koloron de via pilolo.
Forpasis Lluís Maria Xirinacs
Okaze de la morto de la filozofo kaj pacaktivisto LL. M.Xirinacs mi aligxas al la kondolencoj. Por tiuj kiuj ne konis lin, mi transkribas resumon de lia vivo far nia amiko Farriol Macip:Sabate la 11an de aŭgusto oni trovis en arbaro de regiono Ripollès (Kataluna Landaro) la kadavron de Lluís Maria Xirinacs. Kelkaj ĵurnaloj informas pri memmortigo, tamen leginte la skribaĵon kiun li lasis ĉe fondaĵo Randa, ŝajne li estis malsana kaj translokiĝis en la montaron por forpasi sole, pace kaj silente.Lluís Maria Xirinacs naskiĝis en Barcelono la jaron 1932, kaj post fariĝi sacerdoto kiam li aĝis 22 malakceptis la monon kiun la Ŝtato donis al Eklezio kaj ekis malsatstrikon kontraŭ la ligiloj inter la Eklezio kaj la Ŝtato. Poste li estis unu el la iniciatintoj de la Asembleo de Katalunio kaj li sidis 12 horojn ĉiutage dum unu jaro kaj naŭ monatoj antaŭ la pordo de la ĉefa malliberejo de Barcelono postulante la liberigon de la politikaj malliberuloj. Li estis fervora neperfortulo sekvante la idearon de M. Gandhi. En ĉiuj siaj diskursoj konstatigis la kontraŭdirojn de la ŝtato. Li estis malliberigita plurfoje, dum la frankismo kaj dum la konstitucia periodo.La jaron 1977 li prezentis sin mem, kaj unuopule, kiel kandidato al senato kaj estis amase voĉdonita en Barcelono. En la senato dum ĉiuj sidis li staris proteste al malpermeso uzi la katalunan tie. Li ĉiam luktis por la sendependeco de la Kataluna Landaro kaj la jaron 2001 deklaris sin en malsatstriko antaŭ la pordo de Generalitat de Catalunya por tiu celo.Xirinacs estis kondamnita la jaron 2004 por delikto de "pravigo de la terorismo" ĉar la 11an de septembro de 2002, en diskurso en la placo Fossar de les Moreres li deklaris sin amiko de ETA kaj Batasuna kaj tiel reliefigi ke ne ĉiuj perfortoj estas similaj; citante Gandhi li asertis ke, kiam ekzistas konflikto, neperfortulo ne povas deklari sin neŭtrala, ĉar en konflikto neŭtraleco helpas la plej fortan.Lluís Maria Xirinacs estis la plej granda simbolo de la lukto por la amnestio fine de la frankismo, li ĉiam praktikis la malobeon kaj reziston neperfortan, kaj dediĉis sian tutan vivon al libereco kaj suvereneco de la kataluna popolo.
Por daŭrigo pri la legado vi povas klaki ĉi tie. Ankaŭ en vikipedio jam eblas pluinformiĝi.
dimarts, 31 de juliol del 2007
Bervalaĵoj
Rekrutoj staras nudaj antaŭ la ekzamenantaro. Militista kuracisto demandas junan bervalanon:— Kion signifas tiu ANTO tatuita sur via vira organo?
— Mi estas fervora esperantisto, sinjoro kapitano, kaj en certaj gloraj momentoj miaj amikinoj povas tie legi la vorton ESPERANTO.
Post horo la kuracisto denove vidas fortikan bervalanon kun generilo ornamita per ENTO.
— Ha, ha, ankaŭ ĉe vi oni povas iafoje legi ESPERANTO, ĉu ne?
— Ne, sinjoro kapitano, — fiere diras la rekruto. — Ĉe mi estas legebla EN LA MONDON VENIS NOVA SENTO!
Tiu ĉi kaj aliaj spritaĵoj troveblas en: www.esperanto.mv.ru/Kruko/kruko5.html
Subscriure's a:
Missatges (Atom)
-
23-an de julio 2023, deputit-elektado por la Hispania parlamento. SINDETENO! NEK FORGESO NEK SENKULPIGO
-
La 28-an (de majo 2023) ni ree faros: voĉdonu por la 1a - Oktobro (kiam katalunoj aprobis sendependecon) Copia, imprimeix, vota. Kopiu, pr...
