dissabte, 29 de febrer del 2020

"Ni preparu nin": Puigdemont alvokas por komenci la definitivan batalon

Kroniko de la multnombrega aranĝo de la Konsilio por la (kataluna) Respubliko en Perpinjano, kiu inkludis la intervenon de la politikaj enkarcerigitoj kaj la ekzilitoj.



Toni Comín, Clara Ponsatí kaj Carles Puigdemont

"Prezidento, prezidento!" Laŭtkrioj aklamantaj Carles Puigdemont-n forte resonis en la Parko de la Ekspozicioj de Perpinjano en la klimakso de la aranĝo kunvokita de la Konsilio por la Respubliko. Miloj da homoj - 200.000 laŭ la organizantoj - kolapsigis la nordkataluna ĉefurbo sekvante la paroladojn de Puigdemont, Toni Comín kaj Clara Ponsatí. La kat-eksministrino disvolvigis la plej politikan kaj severan diskurson, kritikante la dialogon kun Madrido.

"La konkeron de la libereco postulas grandan preparon. Ni preparu nin forte ĉar staras antaŭ ni granda laboro kiun ni ne povas prokrastigi. Ni devas pli bone kunordiĝi, organizi nin en la tuta teritorio pere de reto kiu efektive regu la teritorion, ni preparu nin kontraŭ la subpremado", ŝi laŭtdiris. "Ni preparis referendumon kaj ni gajnis ĝin. Ĉiuj venontaj venkoj nur estos atingeblaj per plenumo de tiu ĉi vorto. Ni preparu nin".

.

Puigdemont revalorigis la vicprezidenton Oriol Junqueras kaj ĉiujn reprezaliitojn de la hispana ŝato, la homojn kiuj ĉiutage protestas en la avenuo Meridiana de Barcelono, la manifestantojn kiuj ne sukcesis atingi Perpinjanon pro la troa kontrolemo de la hispana polico ĉe la landlimo, ankaŭ la junulojn de la eŭska urbo Astsasu ( en prizono pro trinkeja tumulto kun eksterlaboraj policanoj) kaj fine Julian Assange-n kaj lian engaĝiĝon al la liberesprimo. Laŭ Puigdemont, la nunaj malfacilaĵoj nur sencas kiam ni pensas pri la futuraj generacioj. Kaj li memorigis pri la generacio de katalunaj politikistoj kiuj, dum kvardek jaroj strebi, sensukcese, enlokigi la Princlando (Katalunio) en la kadro de la hispana aŭtonomismo.

La prezidento en ekzilo kuraĝigis la homojn daŭrigi la mobilizadon kaj ekskludante neniun dum la marŝado al la sendependeco. "La respublikon ni ĉiuj devas kunkonstrui, neniu troas kaj ni ne permesu diri ke iu troas", li diris. "Ni ne haltos kaj oni ne haltigos nin. Ni ne devas atendi pli bonajn tempojn, ili jam estas ĉi tie".

Ponsatí kontraŭ la dialogo kun Madrido
"La misorientiĝo kiun ni suferis estas normala pos malvenko, sed ĝi devas atingi la finon. Ne liberigos nin la promesoj pri dialogo venantaj el tiuj kiuj plenumas neniun promeson. Ni ne lasu nin trompi per bildoj de konversaciaj rondoj kiuj nur taŭgas por doni tempon al Pedro Sánchez".
Tiel frapanta estis la interveno de Ponsatí, kiu estis la parlamentanino kiu faris plej politikan diskurson. "Dum estos sendependistoj, estos subpremado, ekzilo kaj prizono. Ĉiam okazis. Tial estas trompo kontraŭmeti dialogon al sendependeco. La historio de Katalunio ne ripetiĝas pro hazardo, ĝi ripetiĝas ĉar ni ne estas liberaj. Tute senutilas prokrastigi la sendependecon, tute senutilas serĉi nian lokon en la hispanan ŝtaton. Ne estos loko por ni dum ni estos katalunaj", ŝi diris.

La interveno de la eksministrino, larĝe aplaŭdata, komenciĝis per dankesprimo al ĉiuj homoj partoprenantaj en la aranĝo, al tiuj kiuj ne sukcesis atingi ĝin, al homoj kiuj sin mobilizas ĉiutage, al la junuloj kiuj venkis la batalon en placo Urquinaona de Barcelono kaj al homoj kiuj partoprenis la kunvokojn de Demokratia Tsunamo. "Tiu ĉi certe ne estas la bildo kiun ili volus", ŝi diris ironie. "Ni fieras pri vi kaj ni bezonas vin pli ol iam ajn", ŝi aldonis, inerrompita per la laŭtvoĉa slogano "Ni faros ĝin denove!".

Ponsatí diris ke la hodiaŭa aranĝo estas venko kontraŭ Hispanio. "Via firmeco gvidas nin. Nek partiismaj strategioj nek personismoj, vi devas ordoni. Sen via puŝo ni ne sukcesos, ni ne estus organizinta la referendumon, via persisto malfermos la prizonojn kaj montros la revenvojon el ekzilo, via kuraĝo gvidos nin al la sendependeco", ŝi finis.



Parolado de Cara Ponsatí



Perekrana parolado de Oriol Junqueras (en prizono)



Parolado de Toni Comín

Fonto: Vilaweb