divendres, 13 de juliol del 2018

Malkovrita manuskripto kiu konfirmas la naskiĝon de la kataluna registaro en la jaro 1359

Escut de la Generalitat a la façana del Parlament

La dokumento, el la dekkvina jarcento, estis misklasigita en la Arkivejo de la Aragona Krono

Manuskripto, kiu estis mise katalogita en la Arkivejo de la Aragona Krono,konfirmas ke La Generalitat (Kataluna Registaro) naskiĝis en 1359. La dokumento, kiu kompilas la originalan normaron de La Generalitat de Catalunya, estis lokalizita de Pere Ripoll, doktoro pri Juro per la Universitato Pompeu Fabra.

La manuskripto, nomata Llibre dels vuit senyals (Libro de la ok signaloj), estis verkita inter 1415 kaj 1425.

Ripoll trovis la manuskripton dum lia laborado pri sia tezo "Llibre dels Vuit Senyals (15th century): an Edition, Legal and Comparative Study", en kiu li planis studi la instituciojn aperantajn en tuta Eŭropo kun celoj similaj al tiuj de la Diputació General (Generala Deputitejo aŭ Kataluna Registaro, nome Generalitat).
La tezo atingis la poentrangon "eminenta"- kun laŭdo (cum laude).

La eltrovaĵo permesos studi la ĝerman jurreĝimon de La Generalitat. Oni ĝin redaktis responde al la nekomprenemo kiun la Ĝenerala Deputitejo vekis ĉe la Trastamara dinastio, kiel klarigis Ripoll en Catalunya Ràdio:
"Ĝi celis montri leĝan solidecon kaj juran bazon kiuj ne dependis de la reĝo kaj kiu povis esti modifata nur pere de pakto inter leĝdonaj korpoj kaj la reĝoj. Temis pri institucio separita de la monarkio".
La UPF (Universitato) informas ke la dokumento kompilas la normojn kaj jurkampon aprobitajn de la Kataluna Parlamento, kiu donis al la institucio povon sur la tereno de jura kaj administra memorganizado, financoj kaj impostado. Ĝi ĝuis ankaŭ financan blendadon.
Tomàs de Montagut, profesoro pri Juro en la univesritato UPF kaj kundirektoro de la tezo, ankaŭ valorigis la gravecon de la manuskripton:
"Ĝi evidentigas ke Katalunio estis duisma monarkio, en kiu la reĝo devis pakti kun la parlamento, kaj la normaro kiu blendis tiun ĉi juran paktismon troveblas en la libro."

Fonto: TV3