En 1909, la hispana registaro vokis la rezervitojn de la armeo por batali en Maroko. En Hispanio, la malriĉuloj estis koleriĝintaj pro tio, ke la filoj de la riĉuloj povis aĉeti sian nedevigon plenumi la militservon en eksterlando kaj pro tio ke, la familioj de la edziĝintaj rezervitoj finiĝadis en mizero kiam la vivrimedaj provizantoj estis for, en la servado. En Barcelono, la kataluna ĉefurbo, la plej industriigita regiono, la gvidantoj de la laboristoj kunvokis al ĝenerala striko por ke la registaro konsideru la edziĝintojn liberaj el la devo militservi. La registaro malakceptis la proponon kaj la 26an de julio ekkomencis la ĝenerala striko, kiu transformiĝis al amasa detruado. La laboristoj disrabis en la armilejoj kaj konstruis barikadojn sur la stratoj; oni starigis revoluciajn komitatojn de laboristoj kaj deklaris la Respublikon. La protesto disvastiĝis al pluraj urboj en Katalunio sed ne al la cetera Hispanio kaj, sen klaraj gvidantoj nek celoj, la tuto estis kondamnita al malsukceso. La kolero de la laboristo turniĝis kontraŭ la Eklezio, kiu estis konsiderita de ili kiel la ĉefa defendanto de la statu quo (reganta ordo) pere de ĝia influo en la eduksistemo. Dum la periodo konata kiel Semana Tràgica (Tragika Semajno), oni bruligis pli ol 20 preĝejojn kaj 40 monaĥejojn kaj la armeo decidis utiligi la artilerion por faligi la barikadojn. La aŭtoritatuloj, kiuj volis havi iun "kulpulon", arestis Francesc-on Ferrer, filosofo kaj anarkiisto, kiu, malgraŭ lia neinterveno en la revoluciaj okazintaĵoj, estis juĝita far milita tribunalo kaj poste ekzekutita. La revolucio transiris de Hispanio al la najbara Portugalio kaj en 1910, la reĝo Manuel, kies patro kaj frato estis murditaj, estis detronigita dum revolucio kiu finiĝis per la proklamo de la Respubliko. Unu jaron poste, ili starigis la universalan voĉdonrajton por viroj kaj virinoj.
Cap comentari:
Publica un comentari a l'entrada