Li ne kreis ion kio grave ŝanĝus la mondon sed li estis admirita pro lia inventemo kaj lia kapablo antaŭvidi la futuron. Naturesploristo, muzikisto kaj inventisto, Maur Ametller kredis je Dio sed ankaŭ je la fiziko.
Tiu ĉi multfaka
monaĥo, kiu vivis inter la monaĥejoj de Montserrat kaj de Sant Benet, montriĝas
kiel klara ekzemplo de la scienca spirito kiu karakterizis la Klerismo.
La 16an de novembro de 1802, la monaĥoj de Montserrat ekscite atendis viziton altnivelan. Estis jam
kutimo ke, de tempo al tempo, iu elstara homo alvenis ĝis la sankta monto, sed
ĉifoje temis pri tuta reĝa familio, Karlo la 4a, lia edzino (la reĝino Maria
Luisa) kaj la reĝidinoj Maria Antonia kaj Izabela.
Laŭ oni rakontas en Analecta Montserratensia, la gereĝoj omaĝis al la
Moreneta (la Virgulino de Montserrat), vizitis la salonojn de la monaĥejo kaj
rifuzis foriri sen antaŭa konatiĝo kun unu el la membroj de la komunumo: la
pastro Maur Ametller, etstatura monaĥo, gaja kaj iom ekstravaganca. Kion faris
tiu izolita monaĥo en sia ĉelo tiel ke lia famo atingis la kortumon de Madrido?
La fakto estas, ke la reĝoj aŭdis pri nova kaj originala muzikinstrumento
nomata velakordo, unu el la multaj
inventoj de la benedikta monaĥo, kaj ili volis memokule vidi kiel aspektis kaj
kiel sonis tiu kurioza inventaĵo. Kaj ili tute ne seniluziiĝis. Karlo la 4a kaj
siaj akompanantoj miregis rigardante ĝin. La velakordo estis speco de
klaviceno, nur ke ĝi havis formon de latina velo.
Vertikala klaviceno, eble simila al velakordo |
Ĝia klavaro konsistis el kvar oktavoj, kun vertikala kesto kaj horizontalaj
kordoj. Tiel, rakontis Maur Ametller, la muzikilo generas sonojn pli akutajn ol
la klavicenoj kaj fortepianoj, du el la instrumentoj kiuj neniam mankis en la
salonoj de la reĝa palaco.
La admirata sono
de la velakordo
Post fari muzikan provprezenton al la gereĝoj, Maur plu rakontis kiel estis
la krea procezo per kiu li ellaboris la instrumenton. Male ol la ceteraj
muzikiloj el la sama familio, diris Ametller, la velakordo posedas tri kordojn
el latuno po ĉiu noto, pinĉitaj per ŝtala nadlo. Tiuj kordoj produktas tre
fortan metalsonon.
Alia singulara trajto, kiu kaŭzis surprizon al Karlo la 4a estis malkovri,
ke ametller anstataŭigis la plumojn el anaso aŭ korvo, tipaj por klavicenoj,
per peco el kartilago de balena dento, kiu estis pli fortika kaj samtempe pli
fleksebla.
Laste, ĉar la velakordo montris sian keston rektavide, male ol pianoj, ĝia
malferma sonoreco generis “mildegan sonon” kaj “ĉarman harmonion”, laŭ rakontas
la tiuepokaj kronikoj.
Fine de la vizito, la monaĥo regalis la reĝan familion per eta koncerto.
La gereĝoj foriris fascinitaj, kaj ne nur pro la koncerto. La vizito al la
ĉelo de la monaĥo estis ankaŭ spektaklo. Eĉ se temis pri diskreta spaco de la
monaĥejo, la vivejo de la monaĥo jam delonge altiris “scivolemulojn naciajn kaj
internaciajn”, laŭdire de la kronikoj mem.
Verdire, krom inventisto, la pastro Maur estis ankaŭ naturesploristo kaj
tial li sindediĉis al dissekcado kaj
remburado de insektoj kaj papilioj, trobitaj en siaj montaj ekskursoj dum
dekses jaroj.
La reĝino Maria Luisa miregis antaŭ la granda diverseco el sekigitaj
insektoj ekspoziciitaj sur etaj fikstabuloj. Kaj aldone, Ametller eĉ pli
surprizis la reĝinon sidigante ŝin sur speciala seĝo dekoraciita per papilioj.
Pro lia tuta laborkreado, Karlo la 4a koncedis al Maur Ametller tutvivan
pension kiu altis 5 realoj, destinitaj kovri la elspezojn de la esplorlaboroj.
La ribelema
monaĥo
La vivo de Francesc Ametller –tiu ĉi estas lia baptonomo- komenciĝis la 6an
de aŭgusto de 1749, en Palafrugell. En 1758 li aliĝis al la mesoservantaro de
la monaĥejo de Montserrat, kie la monaĥo Benet Julià Ros instruis al li
muzikon. Li estis deksesjara kiam lia patro malpermesis al li inici sin en la
novicadon de la benedikta komunumo. Tamen li neniam rezignis pri la ideo reveni
iam al la sankta monto.
Post tio pasis du jardekoj. Estante 37-jara, li fariĝis tro maljuna por la
inicado sed li kunhavis bonajn avalojn: li estis iam mesoservanto, li estis
sacerdoto de antaŭ multaj jaroj kaj li estis plenuminta longan muzikkarieron en
Figueres kaj oficis kiel kantorestro en la katedralo de Tarragona. Danke al ĉio
tio, la 14an de oktobro de 1786 li iĝis pastro Maur, nomo kiun li ricevis en la
momento survesti la benediktan kostumon.
La muziko ne nur helpis lin eniri la monaĥejon sed ankaŭ pro ĝi li estis
baldaŭ laŭdata. Surprizante pro lia eksterordinara baritona voĉo, li fariĝis
post nelonge majora kantoro. Tiu ĉi posteno signifis gvidi la kantojn de la
monaĥoj, indiki kiujn kantojn oni devas prezenti en ĉiu diservo kaj prizorgi la
muziklibrojn. Paralele al tio, Maur ankaŭ trovis tempon por komponado. Inter
liaj verkoj indas mencii la kanton Salve
solemne, kiu ankoraŭ hodiaŭ estas
kantata en la postvesperaj preĝoj, polifonian Pasion, du himnojn je kvar voĉoj
–Pange lingua gloriosi (kantata
dum paska jaŭdo) kaj Vexilla Regis Prodeunt (kantata
dum paska vendredo)- kaj laste, la paŝojn de Palmo-dimanĉo kaj paska vendredo.
Krome li enkondukis novajn teknikojn en la kantadon, kiuj plialtigis la pompon
kaj elstarigis la koruson de Montserrat.
Malgraŭ tio, li estis plurfoje
akuzita pro tio ke oni konsideris lin tro sendependema kaj kontestema. Sendube
la strikta monaĥa vivo fojfoje subpremis lian grandan kapablon inventi. Nur
inter la jaroj 1809 kaj 1810, la abato de Montserrat akuzis lin pro instigo al
malobeo, fuĝoj al Manresa, malobservo de la pentopunoj kaj eĉ provo eskapi el
la enfermigo je kiu li estis punita “perforte rompante la pordofermilon de sia
ĉelo”.
Verdire Maur emis ofte malaperi longajn horojn, padumante sur la montaro
kun la celo trovi kaj kapti ekstravagancajn vivspecimenojn. Danke al tiuj
ekkursoj, li estis la unua kiu mezuris la altecon de la Montserrata montaro.
Malgraŭ ĉio, tiu plezura vivo –muziko, preĝado, naturo kaj inventemo, laŭ la
vivfilozofio de Maur Ametller- ne longis por ĉiam. Dum la milito kontraŭ la
napoleonaj armeoj, la 25an de julio de 1811, la francaj trupoj atakis
Montserraton. La monaĥoj kiuj ne kaŝis sin estis murditaj. Maur, kiu bone konis
la geografion de Montserrat, sukcesis eskapi dumnokte kune kun aliaj monaĥoj
kaj kaŝi sin en rifuĝejo de li konata.
Ankaŭ al li oni danku lian agon, kiam la 10an de oktobro de la sama jaro,
dum la dua atako de la francoj, li kaŝis la figuron de la Moreneta en la
preĝejo de Sant Dimes. La tuta abatejo estis disrabita, detruita kaj bruligita.
La templo, la arĥivejo, la biblioteko kaj ankaŭ la ĉelon de la pastro Maur
estis cindrigitaj. Tiunokte Katalunio perdis nekalkuleblan kulturheredaĵon.
Post la eventoj li decidis transloĝiĝi al la monaĥejo de Sant Benet del Bages,
la loko elektita de la montserrataj monaĥoj por retiriĝi en sia maljunaĝo.
La ŝanĝoj en la pejzaĝo, antaŭe montoj kaj nun agrokulturaj kampoj ĉirkaŭ
Sant Benet, vekis en li denove la inventemon, ĉifoje ligita al hidraŭlikaj
maŝinoj. En sia nuna monaĥejo ofte estis problemoj pri akvoprovizo, tial Maur
inventis norion. Por plibonigi la vivon de la kamparanoj li dezajnis semmaŝinon
kaj aparaton por purigi la irigaciajn kanaletojn. Li eĉ havis tempon por skizi
grumaŝinon por pli efike dreni la sablon, kio cetere vekis la intereson de la
marŝalo de Katalunio pro la eblo ĝin apliki en la barcelona haveno.
Post iom da tempo liaj inventoj estis montrataj en diversaj ekspozicioj en
Barcelono kaj ne pasis multe da tempo ĝis kiam li estis serioze konsiderata
sciencisto. Tiam oni permesis al li membriĝi en la Akademio de Sciencoj kaj
Artoj de Barcelono.
Maur Ametller mortis la 14an de februaro de 1833 en sia ĉelo. Li estis tiam
83-jara.
.
.
La artikolon verkis katalunlingve: Maria Coll kaj Llorenç Ferrer.
Ĝi estis publikigita en la revuo Sàpiens, numero 126, februaro 2013.
Cap comentari:
Publica un comentari a l'entrada