dissabte, 4 d’octubre del 2014

Kiam Katalunio estis suverena? Historiaj eroj

 
En la jaro 1137, la geedziĝo inter la grafo de Barcelono, Ramon Berenguer la 4a kaj Peronella, filino de la reĝo de Aragono, signifis la dinastian unuiĝon de Katalunio kaj Aragono sed ne politikan kaj socian kunfandiĝon. Temis, do, pri federacio de ŝtatoj en kiu, ĉiu el ili, plukonservis sian leĝaron kaj instituciojn, kvankam ambaŭ estis regitaj sub unu sola krono.

 

Ofte oni konsideris ke, ĉar Katalunio estis princlando kaj ne regno, ĝia povo estis malplia aŭ submetita al tiu de Aragona Krono. En nia epoko, tiu ĉi miskompreno eĉ pli akcentiĝis kiam oni komencis samidentigi la malnovajn regnojn kun la modernaj ŝtatoj: la Regno de Francio, la Regno de Hispanio,..Sed, fakte, en mezepoko, la teritoriaj titoloj, ĉu regnoj, graflandoj aŭ markizlandoj, ne estis gravaj ĉar la interrilatoj estis ĉefe inter unuopuloj: ĉu esti reĝo aŭ ĉu esti grafo samvaloris rilate al montro kaj uzo de povo.

Sekve, la grafo de Barcelono estis suverena aŭ reĝa; t.e. super li estis neniu aŭtoritatulo. Tio komenciĝis per Borrell la 2a, kiu ne renovigis la ĵuron pri fideleco al la francaj reĝoj kaj tiel estis skribite en la Traktato de Corbeil en 1258, inter Jaume I (Jakovo la 1a) kaj la reĝo de Francio, Ludoviko la 9a.
Fakte, eĉ la pakto inter Franco kaj Juan de Borbón (Johano la Burbono, avo de la nuna reĝo), pri kiu devus esti la titolo uzata de tiu lasta, havas tiun signifon: li konatiĝis kiel Grafon de Barcelono, kio en ĉiuj aspektoj, el la vidpunkto de la dinastia legitimeco, samnivelas kun la reĝo de Aragono, de Kastilio aŭ de Leono.

Tiel do, la dinastia unuiĝo kun Aragono neniel signifis kunlabori kun aliaj ŝtatoj de la duonisulo en la konstruado de tio kion oni poste nomos Hispanio. Preter la konkero de la saracena Regno de Valencio far Jaume I, la ekspansia politiko de la barcelona dinastio direktiĝis al la nordo kaj al la maro. La penetro en Okcitanion, en suda Francio, finiĝis en 1213, per la morto de la grafo-reĝo Petro la Katolika en la batalo de Muret.
Pli sukcesa estis la mara aventuro, ĉar en la jarcentoj 13a kaj 14a, la krono katalunaragona igis tributdevaj kelkajn nordafrikajn ŝtatojn kaj la regnojn de Majorko, Sardio, Sicilio kaj Napolo, la dukatojn de Ateno kaj Neopatrio kaj la graflandon de Malto.
Entute tio montras la europecan kaj mediteranean aspirojn de Katalunio.



Artikolo tradukita el Sapiens, numero 127, marto 2013.

1 comentari:

Emanuelo ha dit...

Saluton,

Dankon pro tiu artikolo, ĝi vere estas tre interesa! Vi tute pravas skribante ke la koncepto de la Ŝtato (tiu vorto eĉ ne taŭgas en mezepoko) estas tre malsimila ol la nia.

Kiel historiisto (kaj mezepokisto), mi havas kelkajn problemojn kun la lasta frazo, sed estas alia aĵo ^^.

Ĝis,
Emanuelo
http://che-emanuelo.blogspot.com