dissabte, 4 de juny del 2011

(intervjuo, 3a parto) Esperanto jam plenumis sian ĉefcelon

Kiel vi antaŭvidas la estonton de Esperanto?
La estonto multe dependas de diversaj cirkonstancoj...sed mi estas optimisma. Ĝi kreskas  kaj disvastiĝas. Interreto estas kvazaŭ plilaŭtigilo por la  lingvo, la ideoj kaj la filozofio de Esperanto. Ankaŭ la Muzeo estas novaĵo...multaj pordoj malfermiĝas.

Ĉu ankaŭ mondskale?
En ĉiu lando ĝi malsame evoluas. UNESKO dufoje (en 1954 kaj en 1985) publikigis deklaron favore al enkonduko de Esperanto en la landajn eduksistemojn sed neniu registaro plenumis la peton.
Laŭlonge de la historio, Esperanto estis persekutata de Hitler kaj de Stalin, ĝi estis registare helpata en Ĉinio kelkajn jarojn. Ĉi tie la Generalitat (kataluna registaro), dum la periodo antaŭmilita, planis ĝin enkonduki kiel lernobjekton en lernejoj. Ĉio dependas de loko kaj politika situacio.
Alia ekzemplo estas Brazilo. En Brazilo Esperanto estas subtenata kaj propagandita de la sekvantoj de spiritismo, religio tre populara en la lando. Sed tio havas malavantaĝon  ĉar multaj homoj nekonantaj Esperanton povas kredi ke temas pri spiritismaĵo. Lasttempe alvenis informo laŭ kiu la ministro pri edukado deziras enkonduki la lingvon en la landan eduksistemon.

Ĉu vi kredas tion ebla ankaŭ por Katalunio?
Ebla jes, sed ni devas konscii ke apenaŭ unu milono da homoj (esperantistoj) en la tuta mondo daŭre estas minoritato. Oni devas progresi paŝon post paŝo. Se hodiaŭ aperus leĝo proponanta instrui esperanton en ĉiuj liceoj, ja ne eblus trovi tiom da instruistoj! Ĝi devas esti procezo. Se ekzistas politika volo, ĉio eblas.