dimecres, 12 de desembre del 2007

Historia kuriozaĵo

En la jaroj 1920aj aperadis semajna gazeto kies ĉefredaktoro estis Teo Jung. Ĝi havis la titolon "ESPERANTO triumfonta", kun ĵurnala formato ĝi estas la prao de Heroldo, informanta pri esperantaj aferoj, kun reklamoj kaj anoncetoj en la posta paĝo.
Pro ia mistera kialo, la numero 73 estis satira kaj humurplena, ŝanĝante ekzemple la ideon de Universala Kongreso per Interplanedara Kongreso. La tuta enhavo sekvis tiun komikan tonon. Jen ekzemplo de anonceto en la lasta paĝo:
MALESPERIO
Efektive internacia, plej bele ilustrita,
monata revuo por soci-kaj ideala vivo,
spo- kaj arto, sko- kaj okultismo, homa-
humo- kaj laboristaro, im- kaj ekspresionismo,
kul-, litera- kaj naturo, kapital- kaj
esperantismo, futu-, milita- kaj vegetarismo,
scienco, ekle- kaj fantazio, ŝovi- kaj feminismo,
junularo, spiri- kaj idiotismo, ĵurnal- kaj
bolŝevismo, modo, paci- kaj sofismo, ped- kaj
demagogio, dem- kaj aŭtokratio, fot- kaj
ortografio, fi-, mu- kaj braziko, ktp. ktp.

Ĉion postulu de la eldononto
Milionofuĉki Bankrotemulow

Ni bezonas energiajn elspezhelpantojn.
(eblas prigrandigi la bildon per surklako)

Kaj ankoraŭ alia anonceto:

VERKISTOJ: kiuj ne sukcesis en sia nacia lingvo, uzu Esperanton, kaj ili trovos ĉion: bonvolajn recenzontojn, presiston, kaj eĉ legontojn.- Minimumaj sprito, stilo kaj kotizo sufiĉas. Ofertoj sub E.L.A. al la adm. de tiu ĉi ĵurnalo.