dimecres, 6 de juny del 2007

Am-pli-fiki...Sola :P

Mi pagis kotizon al la IJK
Kaj mono eĉ restis por la vojaĝ'
Do trajne, Aŭtobuse kaj ŝipe mi veturis
Alvenis kongreseje kun mia pakaĵ'
En la kongreso mi ekkonis belan inon
Ni bambis, brakumis kaj aperis amorem'
Do ni rapidis ŝiaĉambren kun senpagaj kondomoj
Sed ni ne povis eki, ĉar ekis problem':
Mi estis mola, mola, mola
Mola, mola, mola

Do kune ni klopodis pri veko de peniso
Kuŝe, tuŝe, buŝe, sed fuŝe sen efik'
Dum ses horoj en ŝvito kaj lito ni penis tie
Sed ĉio estis vana, kaj restis ni sen fik'
Mi restis mola, mola, mola
Mola, mola, mola

En la mateno ŝi diris ke -
Tute ne gravas
Sed ŝi foriris por ĝuo de kongres'
Kaj tuj post ŝia foriro ekestis kacvekiĝo
Ekcitiĝo, sekspretiĝo, malmoliĝo, jes, jes!
Mi estis malmola, malmola, malmola...
Sed mi estis sola, sola sola
Jes mi estis malmola, malmola, malmola
Sed: sola, sola, sola

(kopiita el http://www.youtube.com/watch?v=vrS6_S4UMzE)

3 comentaris:

Aliamondano ha dit...

Certe ne estas "pakaĝo", sed 'pakaĵo'.

Karulo ha dit...

Jes, mi pretervidis la eraron kiam mi selektis kaj kopiis la tekston...sed nu, ĝi ne estas granda fuŝo, ĉu? dankon pro la rimarko!

Anònim ha dit...

haha dankon! mi tre ŝatas la kanzonon! ege amuzega!