dilluns, 19 de març del 2007

Raporto de KEA

Katalunaj esperantistoj partoprenis en la manifestacio por la okcitana lingvo en Besièrs la 17an de marto organizita de la Instituto pri Okcitanaj Studoj kaj aliaj kvin okcitanaj kulturaj asocioj. La manifestacio kunigis 20 000 homojn por postuli la rajtojn de la okcitanoj uzi sian lingvon. La iniciato estas dauxrigo de la unua tut-landa amasigxo por la okcitana lingvo, okazinta en Carcassona la 22an de oktobro 2005, kiam pli ol 12 000 homoj surstrate pledis por la okcitana, por gxia oficiala agnosko kaj por kontrauxstari la malhelpojn, por ke gxi estu instruata en la lernejoj kaj uzata en la amaskomunikiloj.

La okcitanan lingvon -la iaman lingvon de la trobadoroj- parolas cx. 3 milionoj da homoj cxefe en la suda triono de Francio (39 departementoj), sed ankaux en Katalunio (Val d'Aran), Italio (dekdu valoj en Piemonto) kaj Monako. En Katalunio gxi estas ekde 1979 oficiala lingvo en Val d'Aran (kun 7 000 logxantoj) kaj la pera lingvo de instruado ekde la fruaj 1980aj jaroj. Pasintjare gxi farigxis la tria kunoficiala lingvo de la tuta Katalunio, kune kun la kataluna kaj la hispana. En Italio (kun cx. 150 000 parolantoj) gxi atingis la statuson de protektita lingvo en 1999. Tamen gxi havas neniun agnoskon en Monako kaj en Francio, kie logxas la largxega plimulto de la okcitanoj.
Francio misfamigxis kiel unu el la euxropaj sxtatoj malplej respektemaj pri la lingvaj rajtoj de siaj malplimultoj kaj gxis nun ne akceptis subskribi la Euxropan Cxarton pri Regionaj aux Minoritataj Lingvoj, aprobitan de la Konsilio de Euxropo en 1992. Katalunaj esperantistoj havas fortan ligon kun lingvoprotektaj agadoj kaj aparte por la okcitana. Ecx la nuna prezidanto de la Instituto pri Okcitanaj Studoj -tiam elstara kulturaganto- prelegis en prilingva arangxo por neesperantista publiko organizita de Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) antaux deko da jaroj.
En 2005 nur du esperanto-asocioj subtenis la manifestacion en Carcassona: KEA kaj la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL). Cxi-foje aligxis unu okcitania esperanto-grupo (Cercle Biterrois d'Esperanto), tri katalunlandaraj (KEA, Kataluna Esperanto-Junularo -KEJ- kaj Valencia Esperanto-Junularo - VEJ), kvar franciaj (Espéranto Culture et Progrès, Espéranto et Diversité des Langues, Centre Culturel Espéranto el Tours kaj Espéranto Jeunes) kaj unu internacia (IKEL).
Okcitanaj kaj katalunaj esperantistoj organizis budon apud la marsxejo kaj KEA eldonis kaj distribuis okcitanlingvajn flugfoliojn [flanko1, flanko2]. KEA, KEJ, VEJ kaj IKEL, kune kun la neesperantista organizo ADÒC (Asocio por la Diskonigo de Okcitanio en Katalunion), kreis specialan retpagxaron por la arangxo en tri lingvoj (okcitana, kataluna kaj esperanto) kaj marsxis malantaux tri-metrojn largxa tolafisxo en la okcitana. Francaj esperantistoj marsxis malantaux franclingva tolafisxo. Versxajne mankis aliaj esperanto-asocioj, ne nur internaciaj, sed ankaux naciaj: la subteno de malplimultaj lingvoj ne aperis kun la Manifesto de Prago, sed havas multe pli longan tradicion en la esperanto-movado ol ofte kredas esperantistoj, cxar jam en 1906 "hungarlanda" esperanto-asocio aligxis al la mejlosxtona unua internacia kongreso pri la kataluna lingvo, sur kies konkludoj oni starigis la nunan norman katalunan lingvon.
Gxuste, la aktivado de la katalunaj esperantistoj dauxrigas sian strategion agadi ekster la esperanta kadro kaj ligigxi al agadoj por subteni la lingvan diversecon, pro kio ekz. ili subtenis, kune kun IKEL, la pasintjaran kongreson pri la aragona lingvo.

La organizo de la TTT-ejo kaj gxia diskonigo tra la gazetaro celis plibonigi la rezulton atingitan en 2005, kiam, post la manifestacio de Carcassona, la TTT-ejo de KEA staris inter la unuaj afisxintaj fotojn de la okazajxo, kaj pro tio estis anoncita en nacilingvaj retgazetoj kaj sukcesis senteble plimultigi la nombron de vizitantoj dum kelkaj tagoj. La rezultoj superis la esperojn: Vilaweb, la cxefa kataluna regazeto, en sia informo pri la manifestacio, atentigis pri la esperanta TTT-ejo, cxar gxi farigxis la sola informejo en la kataluna pri la manifestacio. La esperantistoj estis ecx kontaktitaj plurfoje lauxlonge de la tago por informi la retgazeton pri la evoluo de la aferoj. Rezulte, la TTT-ejo de KEA atingis sian maksimumon de vizitoj en unu tago (1389), malgraux la multaj konkurencaj politikaj okazajxoj de la tago (i.a. grandaj diverscelaj manifestacioj en Barcelono, Palmo de Majorko kaj Euxskio). Entute, do, agado por esperanto, por la okcitana kaj por la lingva diverseco.Kataluna Esperanto-AsocioInternacia Komitato por Etnaj Liberecoj