dijous, 21 de desembre del 2006

La kongreso de Amposta

Superinte la postefikojn de la Kataluna Kongreso de Esperanto, mi blogumetas nun pri ĝi profitante ke jam alvenis stoko da fotoj kaj kompilo da publikitaĵoj.
Laŭdire kaj laŭmiasperte, ĝi estis unu el la plej sukcesaj en la lastaj jaroj, ŝajne ni atingis la rekordan nombron de aliĝantoj: 150 (kvankam ne ĉiuj el ili partoprenis la aranĝon, aŭ ne plentempe).
Trafe estis organizi du malsamajn sed bonkvalitajn koncertojn. Unue Jomo, kiu ĉarmis al la juna (vidu foton) geularo, kaj sekvan tagon oni ĝuis la ensemblon Kaj Tiel Plu, kiu dorlotis nian animon.
Mi, kiel libroserva helpanto, ankaŭ povas raporti pri sukcesega vendado kaj vizitado. Inter la vizitantoj estis skipo de la ĉefa hispana televido, kiu promesis elsendi dimanĉe pri la aranĝo.