dimarts, 14 de novembre del 2006

Religia mondo

La plej grandaj religioj, sektoj kaj kredoj (milionoj da kredantoj):
1943 Kristanismo (32,8% de homaro)
1165 Islamo (19,6%)
1050 Sunaismo (islama)
1027 Katolikismo (kristana)
762 Hinduismo (12,8%)
760 nereligia (12,8%)
359 ĉinaj popolaj religioj (6,1%)
354 Budhismo (6,0%)
322 aliaj kristanoj
316 Protestantismo (kristana)
249 etnaj religioj (4,2%)
214 Ortodoksismo (kristana)
115 Ŝijaismo (islama)
100 nova religio (1,7%)
64 Anglikanismo (kristana)
22 Sikismo
20 Taoismo
14 Judismo
12 Spiritismo
12 Mormonismo (kristana)
6 Bahaa Kredo
6 Konfuceismo
4 Ĝajnismo
3 Ŝintoismo
0,3 Zaratuŝtrismo
Fonto: Vikipedio
Estas klare ke grandega parto de la homaro apartenas al iu ajn religio. Mirinde estas al mi ke en la 21a jarcento tiom multege da homoj sin deklaras religianoj kaj tamen tre ofte ne akordigas sian agadon al sia doktrino aŭ eĉ rekte kontraŭas ĝin. Klara ekzemplo pri tio videblas okaze de la militoj en Irako, Afganistano, Palestin-Israelo kaj aliaj afrikaj landoj aŭ teritorioj, kie homoj mortigas unuj aliajn nome de sia dio kaj la vivmaniero ligita al ĝi.
Ne malabundas pederastaj pastroj, fanatikaj imamoj, koruptaj guruoj,..kaj tamen ili ĉiuj havas centojn aŭ milojn da sekvantoj. Laŭ mia kompreno plej multaj opinias ke nur unu sola dio povas ekzisti, t.e., ni ĉiuj devenus de la sama kreinto (laŭ tiu kredo) kaj tamen filoj de dio batalas kontraŭ filoj de dio (?).
Unu el la problemoj estas ke ne dio sed specifaj tekstoj skribitaj de homoj estas la bazo por la dikredo. Se vera dio ekzistus, ĉu ne estus pli oportune ke li mem montriĝu al ĉiu homo private kaj ilustru la eventualan ĝustan vojon? Des pli vidante kiom eraremaj (kiam ne aparte fiaj) estas multaj homoj kiuj sin nomas reprezentantoj de dio. La fama itala tradicio diras "traduttore traditore"( tradukanto-perfidanto). Dio kiu estas interpretita per la menso de homo ne povas esti la vera dio. Tiel simile oni povas aŭdi de taoistoj, kiuj verŝajne estas pli proksimaj al filozofio ol al religio.
Ĉiuokaze, la fakto ke ekzistas tiom multe da religioj jam per si mem dubigas pri la vereco kiun ili proponas. Estas kompreneble tre naive aserti: mi pravas pri dio kaj la aliaj ne.
Mi vidas grandegan diferencon inter la koncepto dio kaj la koncepto religio. Dio eventuale povus ekzisti, en iu ajn formo, sendepende de homa agado aŭ pensado. Religio estas, eksterdube, homa kreaĵo kiu povas malaperi kiam ajn la homoj interkonsentos pri tio.