tag:blogger.com,1999:blog-33529441.post-78167067371812364212008-02-26T17:54:00.005+01:002008-02-26T18:28:47.348+01:00Time Out memorigas pri 1908La gazeto Time Out (num. 6), en sia eldono por Barcelono skribas (mi tradukas):
'Lohengrin' en la lingvo de ĉiuj popoloj
Granda Teatro Bosque, 5a de septembro 1908. Je la 21 h., 0'75 pesetoj.
La Wagner-ŝatantoj, kiuj abundas en nia urbo, nun povas ekfeliĉi. Oni kantos en Esperanto (la lingvo de ĉiuj popoloj), kiel unuan fojon, la faman Racconto, de Lohengrin.
La programo inkluzivigas scenigon de danco temrilata nomita Esperanto, kies dirigento estas Pauleta Pàmies. Por fini la celebradon de la evento, la civitano Enrique Jiménez Porras afiŝis la unuajn reklamojn en Esperanto ĉe la tramoj de la kvartalo Gràcia. Nepre ni devos aliĝi al la senpagaj esperanto-kursoj kiujn organizas la Esperantista Grupo de Barcelono...

En la sekvanta paĝo, Time Out reliefigas tiun ĉi artikoleton kiel la plej ŝatitan historiaĵon. Mia recenzo baziĝas sur la papera eldono, se iu trovos ĝin en la reta bv. transdoni la ligilon, dankon.

Karleshttp://www.blogger.com/profile/09131724432935674228noreply@blogger.com