tag:blogger.com,1999:blog-33529441.post-46687413775947386972008-02-12T11:28:00.000+01:002008-02-12T11:57:59.808+01:00Rekantaĵoj<span style="font-weight: bold; color: rgb(153, 51, 153);">Ekzistas fenomeno kiu verŝajne estas universala</span>. Mi celas tion ke, de tempo al tempo, iu kanto aŭ parto de kanto eliras preskaŭ nekonscie tra nia buŝo kaj je la fino ni rekantas ĝin denove kvazaŭ ĝi venus de iu interna radio kiun ni ne regas kaj ne kapablas malŝalti. Ni kantas kaj rekantas eĉ spite al tio ke nia racio povas konsideri la kanton stulta. Kutime oni diras: fek! tiu kanto algluiĝis al mi kaj mi ne povas ĝin forpeli!<br />Klopodante trovi la kialon de tiu fenomeno venis al mi la ideo ke tio estas truko de nia menso por sanigi nin. Kanti kunportas internan gimnastikon kaj vibradon de niaj muskoloj, kio efikas kiel masaĝo. Ankaŭ la fakto eligi sonojn estas psike malpeziga, ni havas la senton ke ni malfermas pordon por ke foriru tio kion ni ne volas reteni kaj, samtempe, povu eniri freŝa aero. Estas formo de malstreĉigo. Povus esti ankaŭ ke la kantado utilas nekonscie por firmigi niajn ligojn al ceteraj homoj ĉar kantado estas ankaŭ ensociiga faktoro.<br />Laste, kaj ne balaste, rekantado pacigas la menson ĉar ĝi ne devas okupiĝi pri asimilado, ekzamenado, konstruado, defendado, ktp. Tio memorigas min pri la mantroj de la orientaj religioj kaj filozofioj kiuj celas ĝuste la trankvilon de la menso, kio finfine estas iaspeca plezuro.Karleshttp://www.blogger.com/profile/09131724432935674228noreply@blogger.com