dimarts, 26 de desembre de 2017

Sant Esteve (Sankta Stefano) , festo post la kristnaska festo



Amadeu Carbó (historiisto) diras ke, en la 9a jarcento, la Malnova Katalunio apartenis al imperio fondita de Karolo la Granda kaj dependis de la episkopejo de Narbono, malsame ol okazis en la cetero de la kristana iberia duoninsulo, dominata de la gotoj kaj ligita al la episkopejo de Toledo. Tio difinis du malsamajn konceptojn pri familio. Tiu karolida  estis multe pli vasta, kvazaŭ klano kaj, kiam venis grava festodato nepris vojaĝi al la familiara ĉefhejmo.

Tiel estis pri Kristnasko, la plej grava festo en la religia kalendaro, kiu kunvenigis la tutan familion ĉirkaŭ la kamenfajro. Pro tio, ke en mezepoko la vojaĝoj kutime estis longaj, la mallumo intensa kaj la vojaĝrimedoj malbonaj, homoj bezonis unu tutan tagon por reveni al la propra hejmo. Tial, en la komenco, la tagon de Sant Esteve iĝis nelabora tago, kvankam tio ne egalas al festotago.

Pro la sama motivo ol Sant Esteve, oni klarigas la feston nomata Dilluns de Pasqua Florida (Florpaska Lundo) kaj Dilluns de Pasqua Granada (Pentekosta Lundo): Kristnasko kaj la du aliaj paskaj tagoj estas entute la ĉefaj festoj de la religia kalendaro. Tiu tradicio ligas nin ankaŭ al la ceteraj eŭropaj landoj, ĉar ankaŭ tie sentiĝis la karolida influo, kiu post kelkaj jarcentoj devenigis la ĉefajn eŭropajn ŝtatojn.

Nuntempe Sant Esteve estas festo forte enradikiĝinta en Katalunio kaj en tiu tago oni kutimas manĝi kanelonojn kaj farĉitan kokidaĵon (aŭ rostitan ŝafidaĵon). Je deserto oni manĝas neules (tubformaj biskvitoj) kaj torrons (plej ofte rektangula kuko origine el migdalo, mielo kaj ovo sed nuntempe el plej diversaj ingrediencoj). En Valencilando, Sant Esteve populariĝis kiel dua kristnaska tago, kaj ĉesis esti festotago en la 1990aj jaroj. En la Balearaj Insuloj ĝi estas nomata ankaŭ la mitjana festa (meza festo) kaj jam de tre longe ĝi ne plu estas festotago.
Fonto: Vilaweb